Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun japana imperiestro

(GMT+08:00) 2018-05-11 14:20:46     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun la japana imperiestro Akihito en Tokio ĵaŭde.

Li transdonis la salutojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al la imperiestro. Li diris, ke lia vizito al Japanio koincidas kun la 40a datreveno de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco. Ĉinio atendas restudi la spiriton de la traktato kun Japanio per la vizito kaj puŝi la duflankajn rilatojn reveni al la normala vojo kaj atingi novan progreson.

Dum lia vizito, Li interparolis kun japana ĉefministro Shinzo Abe, renkontiĝis kun gvidantoj de la Dieto kaj estroj de regantaj kaj opoziciaj partioj. Li ankaŭ vizitis la japanan nordan insulon Hokajdo por plifortigi lokajn interŝanĝojn. Li diris, ke Ĉinio volas plibonigi interpopolajn interŝanĝojn kun Japanio, firmigi la publikan fundamenton por la duflankaj rilatoj kaj plifortigi komprenon kaj amon inter la du popoloj.

Imperiestro Akihito diris, ke li tre ĝojas vidi la oficialan viziton de ĉefministro Li al Japanio en tiel grava jaro, esprimante sian esperon por plua kresko de la rilatoj per la vizito. La imperiestro aldonis, ke li ĉiam memoras la momenton, kiam li estis varme bonvenigitaj de la ĉina popolo dum sia vizito al Ĉinio antaŭ 20 jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin