Trump renkontiĝos kun Kim de KDPR en Singapuro

(GMT+08:00) 2018-05-11 14:22:12     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris ĵaŭde en socia komunikilo Twitter, ke li renkontiĝos kun la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un en Singapuro en la 12a de junio.

Trump diris, ke la tre atendata renkontiĝo inter Kim Jong Un kaj li okazos en Singapuro en la 12a de junio, kaj ili provos fari ĝin tre speciala momento por la monda paco.

Li faris la rimarkojn, post kiam la DPRK liberigis tri arestitajn usonajn civitanojn, kiuj revenis al Usono kune kun ŝtatsekretario Mike Pompeo ĵaŭde post lia vizito al Pjongjango.

La 30an de aprilo, Trump diris, ke Singapuro kaj la Senarmeigita Zono apartiganta la Korean Demokratian Popolan Respublikon kaj Sud-Koreion estos eblaj lokoj por lia renkontiĝo kun Kim.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin