Usono enkondukas sankciojn kontraŭ 9 iranaj individuoj kaj entoj

(GMT+08:00) 2018-05-11 14:23:04     Redaktoro:Yu

La usona Ministerio de Financo diris ĵaŭde, ke ĝi efektivigas sankciojn kontraŭ naŭ iranaj individuoj kaj entoj por disrompi la vastan moninterŝanĝan reton en Irano kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

La decido estis farita post kiam usona prezidento Donald Trump anoncis retiri la landon el la historia nuklea interkonsento pri Irano.

La ministerio diris en anonco, ke Usono kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kune agos por disrompi la vastan moninterŝanĝan reton en Irano kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiu akiris kaj transigis milionojn da sumo kalkulita per la usona dolaro al la irana Islama Revolucia Gvardio por financi ĝiajn malicajn agadojn kaj regionajn prokurajn grupojn.

Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris en deklaro, ke la rimedo celas tranĉi la financan fonton de la Islama Revolucia Gvardio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin