Novaĵoj (Majo 14)

(GMT+08:00) 2018-05-14 17:23:59     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14a de majo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi bonvenigas Honkongon kontribui al nacia sciencteknika disvolvado; Usono promesis helpon al la KDPR kontraŭ sennukleigo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping vokis starigi pli bonan kunlaboron en scienco kaj tekniko inter la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj la ĉeftero, kaj promesis subteni al la regiono fariĝi internacia centro de novigemaj teknologioj kaj al honkongaj sciencistoj kontribui por konstruado de la nacia forto ĉi-rilate.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan instrukcion kaj ordonis preni ĝustatempajn agojn por respondi al letero skribita al li fare de 24 honkongaj membroj de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la Ĉina Akademio de Inĝenierio en junio de 2017.

En la letero, la akademianoj esprimis siajn fortajn intencojn kontribui al la patrolando kaj entuziasmon instigi al scienca kaj teknika novigado.

Laŭ la instrukcio de Xi, rilataj registaraj departementoj rapide ekagis, kaj sciencteknika kunlaboro inter la ĉeftero kaj la Honkonga Speciala Administracia Regiono estas orde antaŭenpuŝata.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif en Pekino dimanĉe.

Wang diris, ke Ĉinio atribuas gravecon al la tradicia amikeco kun Irano kaj ankaŭ al la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj. Ĉinio rigardas Iranon kiel gravan partneron en la konstruo de Zono kaj Vojo. Wang rimarkigis, ke Ĉinio volas labori kun Irano por efektivigi la konsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj por antaŭenigi kunlaboron en diversaj kampoj. Ĉinio firme protektas multflankecon kaj internaciajn interkonsentojn. La irana nuklea interkonsento, formale konata kiel la Komuna Ampleksa Agadplano, estis malfacile atingita, kaj ĝi helpas defendi la internacian sistemon pri nuklea ne-disvastigo kaj konservi la pacon kaj stabilecon en Mez-Oriento. Li diris, ke kiel grava partio, Ĉinio faris multajn laborojn en la procezo atingi kaj efektivigi la interkonsenton. Ĉinio prenos objektivan, justan kaj respondecan sintenon, subtenos komunikadon kaj kunlaboron kun ĉiuj koncernaj partioj kaj klopodos plu por konservi la interkonsenton.

Zarif diris, ke Irano donas grandan gravecon al tradiciaj amikaj rilatoj kun Ĉinio kaj volas kunlabori kun Ĉinio en infrastrukturo kaj interligo en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo.

La 3a Internacia Ekspozicio de la Silka Vojo malfermiĝis vendrede en Xi'an, ĉefurbo de la ĉina okcidenta provinco Shaanxi. Delegacioj de Britio kaj Malajzio kiel honoraj gastoj de la ekspozcio kolektiĝas kune kun reprezentantoj de pluraj aliaj landoj en la antikva urbo por serĉi kungajnan kunlaboron en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo.

Shaanxi-provinco, grava punkto sur la Silka Vojo, starigis la ponton de komunikado inter la ĉina civilizacio kaj aliaj civilizacioj. En la lastaj jaroj la provinco akiris rimarkindajn atingojn en scienca novigado, loĝistiko, turismo kaj investado.

Samtempe, multaj gravaj projektoj en la kampoj de ekologia medio, teknologia esploro, novigado, medicina teknologio kaj aerokosmo estas antaŭenigataj en la provinco. Tiuj atingoj puŝas la provincon serĉi pli da internacia kunlaboro.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo dimanĉe detalis la usonajn planojn pri helpo al la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), dirante, ke Usono volas helpi disvolvadon de la KDPR, se ĝi konsentos pri kompleta sennukleigo.

Pompeo diris vendrede, ke Usono kaj Sud-Koreio volas helpi la KDPR realigi prosperon, se ĝi prenos aŭdacan agadon en la sennukleigo.

Dimanĉe en intervjuo kun la Kolumbia Brodkasta Sistemo, Pompeo detalis la planon, kiu temas pri ekonomiaj kaj sekurecaj demandoj. Li diris, "Tio, kion prezidanto Kim (Jong Un) ricevos el Usono, estas niaj plej bonaj - niaj entreprenistoj, niaj riskantoj, niaj investantoj. La KDPR urĝe bezonas energian subtenon, elektron por sia popolo. Ili tre bezonas agrikulturajn ekipaĵojn kaj teknologion. Ni povas liveri al ili tiujn ĉi."

Li konfesis, ke la menciitaj rimedoj, kiuj permesas al la usonaj kompanioj investi rekte en la KDPR, estas nuligi sankciojn. Se sennukleigo estos realigita, la sankcioj kompreneble estos nuligitaj.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres, diris en deklaro, ke la ĝenerala sekretario dimanĉe gratulis la irakan popolon pro la okazigo de parlamentaj elektoj.

La deklaro diris, ke post la milita malvenko de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, la sabataj elektoj reprezentas plian progreson en konstruado de pli forta iraka demokratio. Guterres salutis la senlacajn klopodojn, kiujn faris rilataj oficialuloj, partiaj agentoj kaj la sekurectrupoj por fari la elektojn plejparte pacaj kaj ordaj. Li laŭdis ĉiujn irakanojn, kiuj partoprenis en la balotado, precipe tiujn interne delokitajn, kiuj ĵetis siajn balotilojn malgraŭ malfacilaj kondiĉoj.

La ĝenerala sekretario vokis ĉiujn irakajn politikajn agantojn kaj iliajn subtenantojn konservi pacon dum la nombrado de voĉoj. Li plu instigis politikajn agantojn solvi ajnajn voĉdonajn disputojn per establitaj leĝaj kanaloj kaj fini la voĉdonan procezon per formado de inkluziva registaro kiel eble plej frue.

La ĝenerala sekretario dimanĉe kondamnis la teroristajn atakojn kontraŭ adorantoj en tri preĝejoj en Surabaya, Indonezio. Lia proparolanto diris, ke Guterres estis konsternita pri raportoj, ke infanoj estis uzataj por partopreni en la atakoj. Guterres esprimis siajn kondolencojn al la familioj de la viktimoj kaj deziris rapidan resaniĝon al la vunditoj. Li ripetis la subtenon de UN al la registaro kaj popolo de Indonezio en iliaj klopodoj por batalo kaj antaŭgardo kontraŭ terorismo kaj perforta ekstremismo, inkluzive per akcelo de plurismo, modereco kaj toleremo.

La polico diris, ke familio de suicidaj atakantoj, inkluzive de infanoj, dimanĉe efektivigis bombatakon kontraŭ la tri preĝejoj en Surabaya, kiuj mortigis 11 homojn kaj vundis 41 aliajn.

Almenaŭ sep homoj, inkluzive de unu atakanto, estis mortigitaj kaj 20 aliaj vunditaj dimanĉe post du eksplodoj kaj sekva pafado en Jalalabad, ĉefurbo de afgana orienta provinco Nangarhar.

Oficialulo diris kun kondiĉo de anonimeco, ke la atakoj okazis ĉirkaŭ tagmezo, kiam ekstremistoj armitaj per simmortigaj jakoj kaj aŭtomataj pafiloj atakis la doganon kaj financan departementon de la provinca registaro, estigante pafbatalon.

La oficialulo diris, ke la Afgana Trupo por Speciala Operaco atingis la okazejon nelonge post la eksplodoj, kaj sporada pafado ankoraŭ daŭris dimanĉe posttagmeze. La nombro de mortintoj kaj vunditoj eble kreskos.

Sekurectrupoj aranĝis kordonon ĉirkaŭ la regiono por antaŭgardaj rimedoj. Ankoraŭ neniu grupo deklaris sian respondecon pri la atako.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin