"Zono kaj Vojo" antaŭenpuŝas konstruadon de malfermita monda ekonomio

(GMT+08:00) 2018-05-15 14:53:21     Redaktoro:Selena

En la 28a de aprilo de 2018, la unua ĉina-eŭropa trajno, kiu veturas rekte al Vieno, atingis sian cellokon.

En majo de la pasinta jaro en Pekino, okazis la Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Pasis unu jaro, la iniciato de Zono kaj Vojo akiris grandan progreson. Ĉinio senĉese fortigis ligitecon de la iniciato kun strategioj de gravaj regionoj kaj landoj, kaj aroj da gravaj programoj estis efektivigitaj. Tiu ĉi jaro estas 40-jariĝo de la ĉina politiko pri reformo kaj malfermo, sekve de la nova malfermeco, kia nova enhavo estos metita en la iniciaton kaj kiel la iniciato ludu rolon en la komuna gajno de Ĉinio kaj la mondo. Jen estas nia detala raporto.

"La iniciato de Zono kaj Vojo estis metita de Ĉinio, sed ĝi apartenas al la mondo. Kvankam la iniciato fokusiĝas ĉefe pri kunlaboroj kun eŭropaj kaj aziaj landoj, tamen ĝi estas malfermita al ĉiuj amikoj kun samaj ideoj. Ĝi ne ekskluzivas nek celas ajnan flankon."

En majo de 2017, ĉina prezidanto Xi Jinping vokis kune konstrui la Zonon kaj Vojo por realigi komunan disvolviĝon en la 1-a Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. En la forumo, ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj el 30 eksteraj landoj kaj ĉirkaŭ 1 500 gastoj akordiĝis pri multaj temoj.

En 31a de majo de 2017, la fervojo liganta kenjajn havenurbon Mombasa kaj ĉefurbon Najrobio estis finkonstruita kaj malfermita al la publiko

De la pasinta jaro, konstruo por la iniciato akiras atingojn: la nombro de landoj kaj organizoj, kiuj subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun Ĉinio en la kadro de la iniciato superas 80, membroj de Azia Infrastruktura Invest-Banko kalkuliĝas al 86; la rekta investo de ĉinaj entreprenoj al landoj laŭlonge de la itineroj de la Zono kaj Vojo superas 70 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj pro tio pli ol 200 miloj da laborpostenoj estis kreitaj.

Konstanta vicestro de Ĉina Instituto por Internacia Studo Ruan Zongze opinias, ke la iniciato jam estas en la stadio de efektivigo.

"Nun la iniciato glate funkcias, precipe post la forumo en la pasinta jaro, la propono metita de Ĉinio sukcese sin turnas al la monda projekto, kiu altiras al si pli da konsentoj."

Nemalmultaj landoj sinsekve ligas siajn disvolvajn strategiojn kun la iniciato kaj reasertas sian deziron kunlabori kun Ĉinio. Rusa prezidento Putin diris:

"Ni alte atentas la iniciaton de Zono kaj Vojo kaj ĝiajn efektivigotajn konkretajn rimedojn. Ni esperas starigi la plenampleksan partnerecon kun ĉiuj flankoj."

Brita ĉefministro Teresa May:

"Ni bonvenigas la iniciaton de la Zono kaj Vojo, kiu alportos bonŝancojn al la Azio kaj la mondo. La iniciato utilas al prospero de la Azio kaj al kontinuigebla disvolvo de la tuta terglobo. Britio, kiel unu el fondinto-membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, estas denaska kunlabora partnero de la iniciato."

Dum vizito de usona prezidento Donald Trump en novembro de 2017, entreprenoj de la du landoj subskribis 34 kunlaborajn programojn kun la sumo de 253,5 miliardoj da usonaj dolaroj, kiuj tuŝas diversajn kampojn, kiaj konstruo de la iniciato de Zono kaj Vojo, energio, kemia industrio, mediprotekto, kulturo, medicino kaj tiel plu.

Tiu ĉi jaro estas 40-jariĝo de la ĉina reformo kaj malfermo. Antaŭ nelonge, ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris serion da novaj malfermaj rimedoj de Ĉinio en la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2018. Parolante pri la iniciato, li akcentis:

"La iniciato de komuna konstruo de la Zono kaj Vojo estis metita de Ĉinio, tamen la oportuno kaj atingo devas aparteni al la mondo. Estas menciinde, ke konstruo de la Zono kaj Vojo estas tute nova afero, kiu havas neevideble malsamajn opiniojn, tio estas tute normala. Ni certe povas pliigi kunlaborojn kaj mildigi diverĝojn per la principoj de komunaj konsiliĝo, konstruo kaj disvolviĝo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin