Wang Qishan intervidiĝis kun Aloysio Nunes

(GMT+08:00) 2018-05-15 14:11:08     Redaktoro:Li

Lunde en Zhongnanhai, ĉina vicprezidanto Wang Qishan intervidiĝis kun brazila ministro pri eksterlandaj aferoj Aloysio Nunes.

Wang Qishan transdonis sinceran saluton de ĉina prezidanto Xi Jinping al brazila prezidento Michel Temer. Li diris, ke dulandaj popolaj interŝanĝoj estas bazo de ŝtataj interŝanĝoj, kaj la gvidado de ŝtatestroj estas la ŝlosilo. Ĉinio kaj Brazilo estas ampleksaj strategiaj partneroj, kaj ambaŭ estas evoluantaj landoj kun komuna konsento pri internaciaj problemoj.

Nunes diris, ke Brazilo donas grandan gravecon al la rilatoj kun Ĉinio. Fortigo de kunlaboro inter Brazilo kaj Ĉinio ne nur estas favora al la du flankoj, sed ankaŭ havas tutmondan signifon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin