Wang Yi intervidiĝis kun Ban Ki-moon

(GMT+08:00) 2018-05-15 14:18:53     Redaktoro:Li
Lunde en Pekino, Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, renkontiĝis kun Ban Ki-moon, nove elektita prezidanto de Boao-Forumo por Azio.

Wang esprimis gratulon al Ban pro lia elektiĝo kiel prezidanto de la forumo, dirante, ke Boao-Forumo por Azio akiris rimarkindan progreson en la pasintaj 17 jaroj de post sia establo. Li esperis, ke la forumo sub la gvidado de la nova konsilio faros pli grandajn kontribuojn al Azio kaj la tuta mondo. Li aldonis, ke Ĉinio subtenos plu la disvolviĝon de la forumo.

Ban diris, ke en la lastaj jaroj, la internacia situacio multe ŝanĝiĝis, kaj la influo de Ĉinio leviĝis al la antaŭa vico de la mondo. La forumo plene ludos plu la rolon kiel platformo por politikaj, komercaj kaj akademiaj dialogoj kaj liveros solvon de Boao al la disvolvoĝo de Azio kaj la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin