Industria produkto de Ĉinio kreskis per 7%, pli bone ol atendita

(GMT+08:00) 2018-05-15 14:12:05     Redaktoro:Yu

Oficialaj donitaĵoj montris marde, ke la industria produkto de Ĉinio grandiĝis per 7% en aprilo, pli multe ol la kresko de 6% en la antaŭa monato. La kresko estis pli alta ol merkataj atendoj de ĉirkaŭ 6,4% por la periodo.

La Nacia Buroo de Statistiko diris en deklaro, ke en la unuaj kvar monatoj, la industria produkto kreskis per 6,9%, pli rapide je 0,1% ol la kresko en la unua trimestro.

Analizo de la donitaĵoj montris, ke daŭre boniĝis la industria strukturo, ĉar la produkto en altteknologiaj industrioj kaj la sektoro de ekipaĵa fabrikado kreskis per 11,8% kaj 10,3% respektive en la lasta monato.

La produkto de novenergiaj veturiloj kreskis per 82,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, dum la produkto de industriaj robotoj pliiĝis je 35,4%.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin