Ĉefo de UN bonvenigas planitan fermon de nuklea provejo en KDPR

(GMT+08:00) 2018-05-15 14:16:00     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres lunde laŭdis la planitan fermon de nuklea provejo en la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kiel gravan paŝon por starigo de konfido.

Guterres diris en deklaro dum sia restado en Vieno por konferenco de la UN, "Mi volas bonvenigi tion kaj diri, ke la neinversigebla fermo de la nuklea provejo estos grava konfidstariga rimedo, kiu kontribuos al pluaj klopodoj por daŭrigebla paco kaj kontrolebla sennukleigo de la Korea Duoninsulo."

La KDPR anoncis sian decidon en la semajnfino por malkonstrui la subteran nuklean provejon Punggye-ri.

La ĝenerala sekretario ankaŭ esprimis la esperon, ke la pozitiva tendenco koncerna al la nuklea demando de la Korea Duoninsulo estos firmigita en la planita renkontiĝo inter la gvidantoj de Usono kaj la KDPR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin