Ĉinio serioze zorgas pri perforta konflikto en Gazao

(GMT+08:00) 2018-05-15 18:41:53     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlanbdaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio estas serioze maltrankvila pri la perforta konflikto en Gazao kaj vokas Israelon kaj Palestinon sin deteni.

Dekmiloj da palestinanoj kolektiĝis lunde en orienta Gazao, proksima al la landlimo kun Israelo por protesti kontraŭ la translokiĝo de la usona ambasadorejo de Tel-Avivo al Jerusalemo. Ĉirkaŭ 50 palestinanoj estis mortigitaj kaj pli ol 2 000 aliaj vunditaj en perforta konflikto kun la israela armeo.

Proparolanto Lu Kang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Ĉinio estas serioze maltrankvila pri la konflikto, kiu kaŭzis gravajn perdojn, kaj oponas perforton direktitan al civiluloj. Li diris, ke Ĉinio vokas Israelon kaj Pakistanon, precipe la israelan flankon, sin deteni por eviti plialtigon de la streĉeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin