Novaĵoj (Majo 16)

(GMT+08:00) 2018-05-16 16:47:15     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de majo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina prezidanto renkontiĝis kun prezidanto de Boao-Forumo por Azio; la KDPR anoncis portempe ĉesigi altnivelan intertraktadon kun Sud-Koreio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), marde vokis plifortigi la centralizitan kaj unuigitan gvidadon de la Centra Komitato de la KPĈ super eksterlandaj aferoj kaj malfermi novajn perspektivojn de grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj .

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj estro de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj sub la Centra Komitato de la KPĈ, faris la rimarkojn, kiam li prezidis la unuan kunvenon de la komisiono.

La kunvenon ĉeestis ankaŭ ĉefministro Li Keqiang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestro de la komisiono, kaj vicprezidanto Wang Qishan, ankaŭ membro de la komisiono.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde renkontiĝis kun prezidanto de Boao-Forumo por Azio Ban Ki-moon, esperante, ke la forumo liveros novajn metodojn por solvi disvolvajn demandojn kaj plibonigi ekonomian administradon.

Kiel la gastiganto-lando, Ĉinio subtenas la laboron de la Direkcio de Boao-Forumo por Azio kaj apogas la forumon daŭre pliigi sian influon. Xi diris, ke Boao-Forumo por Azio, establita komence de ĉi tiu jarcento, reflektas la aspiron de aziaj landoj serĉi forton per unuiĝo, kune renkonti defiojn kaj pliigi la influon de Azio. La misio kaj celo de la forumo estas akceli ekonomian integriĝon en Azio kaj plibonigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter regionaj landoj kaj la mondo, por realigi reciprokajn profitojn kaj kungajnajn rezultojn. La starigo kaj disvolvado de la forumo koincidis kun la procezo de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Li esperis, ke la forumo antaŭeniros kun la epoko, fokusiĝos pri Azio kaj novmerkataj ekonomioj, kaj donos atenton al gravaj disvolvaj demandoj de la mondo.

Ban dankis la ĉinan registaron pro ĝia subteno por la forumo. Li diris, ke sub la nuna situacio, la forumo devas elsendi klarajn mesaĝojn subtenantajn tutmondiĝon kaj liberan komercon. Ban proponis akceli la malfermon kaj novigadon de Azio per la helpo de la iniciato Zono kaj Vojo por realigi pli bonan disvolviĝon.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris merkrede, ke konsiderante la ĵusajn provokajn agojn, kiel ekzemple la komuna militekzercado de Sud-Koreio kaj Usono, la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) havas neniun alian elekton ol malakcepti altnivelan intertraktadon kun Sud-Koreio, kiu estis planita por merkredo.

La ŝtata novaĵ-agentejo diris ankaŭ, ke Usono devas fojfoje konsideri la sorton de la planita pintkunveno inter la KDPR kaj Usono.

Nelonge post la raporto, la usona Ŝtata Departemento diris, ke ĝi daŭrigos la planon pri la pintkunveno inter prezidento Donald Trump kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un en la 12a de junio en Singapuro.

Proparolanto de la Ŝtata Departemento Heather Nauert diris en gazetara konferenco en Vaŝingtono, ke Usono aŭdis nenion pri ŝanĝo de la aranĝoj rekte el Pjongjango aŭ Seulo.

Sud-Koreio merkrede esprimis bedaŭron pri la decido de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) pri portempa ĉesigo de la planita interkorea intertraktado.

La sud-korea Ministerio pri Reunuigo, komisiita pri interkoreaj aferoj, diris en deklaro, ke estis bedaŭrinde, ke la KDPR unuflanke prokrastis la altrangan interkorean dialogon, kiun ambaŭ flankoj konsentis okazigi merkrede. La deklaro diris, ke la prokrasto agis kontraŭ la spirito de la Deklaracio de Panmunjom, kiu estis anoncita en la 27a de aprilo post la tria interkorea pintkunveno inter sudkorea prezidento Moon Jae-in kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un.

La KDPR marde konsentis okazigi altnivelan intertraktadon kun Sud-Koreio merkrede en la landlima vilaĝo de Panmunjom por diskuti manierojn de efektivigo de la Deklaracio de Panmunjom, sed frumatene de la sekva tago ĝi jam anoncis portempe ĉesigi la intertraktadon je preteksto de la iranta komuna militekzercado de Sud-Koreio kaj Usono.

La usona Departemento de Financo marde anoncis efektivigi sankciojn kontraŭ Valiollah Seif, prezidanto de la Centra Banko de Irano, asertante, ke Usono ne povas permesi la iranan misuzadon de internacia financa sistemo.

La departemento diris en deklaro, ke krom Seif, submetitaj al la sankcioj estas ankaŭ lia subulo, kaj alia persono, ĉefa membro de la libana grupo Hezbollah. Usono aldonis tiujn kvar homojn kaj unu enton en la liston de tutmondaj teroristoj.

La irana novaĵ-agentejo Tasnim raportis, ke irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris, ke li havis bonan kaj konstrueman renkontiĝon kun la alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini pri la pluvivado de la nuklea interkonsento de 2015.

Zarif diris, ke ili jam komencis labori por atingi la garantiojn. Li aludis la postulon de Irano, ke la ceteraj partioj de la irana nuklea interkonsento aŭ la Komuna Ampleksa Agadplano certigu, ke la interesoj de Teherano estos protektataj. Li diris, ke estis bona kaj konstruema renkontiĝo, kaj ke ili estas sur la ĝusta vojo por certigi, ke la interesoj de la ceteraj subskribintoj de la interkonsento, precipe Irano, estos garantiitaj.

Zarif estas en Bruselo sur la fina stadio de diplomatia vojaĝo por savi la nuklean interkonsenton de 2015 post la lastatempa usona anonco pri retiro el la interkonsento.

Speciala Kunordiganto de UN por la Mezorienta Paca Procezo Nickolay Mladenov marde kondamnis la lastatempan perforton en Gazao.

En raporto al la Sekureca Konsilio de UN, Mladenov diris, ke lundo estis tragedia tago por la homoj en Gazao. Li aludis la konflikton apud la landlima barilo kun Israelo. La sanga konflikto inter palestinaj protestantoj kaj israelaj soldatoj mortigis almenaŭ 61 homojn, inkluzive de ok infanoj kaj unu bebo.

Marde en Cisjordanio kaj Gazao komenciĝis ĝenerala striko, post kiam dekoj da palestinanoj estis mortigitaj de la israela armeo lunde dum amaskunveno.

La striko komenciĝis, kiam la palestinanoj memorfestis la 70an datrevenon de la Tago de Katastrofo. Du trionoj de la palestinanoj devigite forlasis siajn hejmojn en la milito de 1948. La striko paralizis ĉiujn publikajn kaj privatajn instituciojn, inkluzive de lernejoj kaj financaj institucioj, responde al la lunda alvoko de palestina prezidento Mahmoud Abbas.

La saman tagon Palestino komencis ankaŭ tritagan tutlandan funebron pri la mortigitaj protestantoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin