Zarif: Irano kaj EU havis konstrueman intertraktadon pri nuklea interkonsento

(GMT+08:00) 2018-05-16 13:08:13     Redaktoro:Yu

La irana novaĵ-agentejo Tasnim raportis, ke irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris, ke li havis bonan kaj konstrueman renkontiĝon kun la alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini pri la pluvivado de la nuklea interkonsento de 2015.

Zarif diris, ke ili jam komencis labori por atingi la garantiojn. Li aludis la postulon de Irano, ke la ceteraj partioj de la irana nuklea interkonsento aŭ la Komuna Ampleksa Agadplano certigu, ke la interesoj de Tehrano estos protektataj. Li diris, ke estis bona kaj konstruema renkontiĝo, kaj ke ili estas sur la ĝusta vojo por certigi, ke la interesoj de la ceteraj subskribintoj de interkonsento, precipe Irano, estos garantiitaj.

Zarif estas en Bruselo sur la fina stadio de diplomatia vojaĝo por savi la nuklean interkonsenton de 2015 post la lastatempa usona anonco pri retiro el la interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin