KDPR anoncis portempe ĉesigi altnivelan intertraktadon kun Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2018-05-16 13:12:02     Redaktoro:Yu

La oficiala Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris merkrede, ke konsiderante la ĵusajn provokajn agojn, kiel ekzemple la komuna militekzercado de Sud-Koreio kaj Usono, la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) havas neniun alian elekton ol malakcepti altnivelan intertraktadon kun Sud-Koreio, kiu estis planita por merkredo.

La ŝtata novaĵ-agentejo diris ankaŭ, ke Usono devas fojfoje konsideri la sorton de la planita pintkunveno inter la KDPR kaj Usono.

Nelonge post la raporto, la usona Ŝtata Departemento diris, ke ĝi daŭrigos la planon pri la pintkunveno inter prezidento Donald Trump kaj la plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un en la 12a de junio en Singapuro.

Proparolanto de la Ŝtata Departemento Heather Nauert diris en gazetara konferenco en Vaŝingtono, ke Usono aŭdis nenion pri ŝanĝo de la aranĝoj rekte el Pjongjango aŭ Seulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin