La usona Ministerio de Financo marde anoncis efektivigi sankciojn kontraŭ Valiollah Seif, prezidanto de la Centra Banko de Irano, asertante, ke Usono ne povas permesi la iranan misuzadon de internacia financa sistemo.
La ministerio diris en deklaro, ke krom Seif, submetitaj al la sankcioj estas ankaŭ lia subulo, kaj alia persono, ĉefa membro de la libana grupo Hezbollah. Usono aldonis tiujn kvar homojn kaj unu enton en la liston de tutmondaj teroristoj.