Sud-Koreio bedaŭras anoncon de KDPR pri portempa ĉesigo de altnivela intertraktado

(GMT+08:00) 2018-05-16 14:27:07     Redaktoro:Yu

Sud-Koreio merkrede esprimis bedaŭron pri la decido de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) pri portempa ĉesigo de la planita interkorea intertraktado.

La sud-korea Ministerio pri Reunuigo, komisiita pri interkoreaj aferoj, diris en deklaro, ke estis bedaŭrinde, ke la KDPR unuflanke prokrastis la altrangan interkorean dialogon, kiun ambaŭ flankoj konsentis okazigi merkrede.

La deklaro diris, ke la prokrasto agis kontraŭ la spirito de la Deklaracio de Panmunjom, kiu estis anoncita en la 27a de aprilo post la tria interkorea pintkunveno inter sudkorea prezidento Moon Jae-in kaj la plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un.

La KDPR marde konsentis okazigi altnivelan intertraktadon kun Sud-Koreio merkrede en la landlima vilaĝo de Panmunjom por diskuti manierojn de efektivigo de la Deklaracio de Panmunjom, sed en la sekva frumateno ĝi anoncis portempe ĉesigi la intertraktadon je preteksto de la iranta komuna militekzercado de Sud-Koreio kaj Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin