Sendito de UN por Mez-Oriento kondamnis perforton en Gazao

(GMT+08:00) 2018-05-16 14:41:31     Redaktoro:Yu

Speciala Kunordiganto de la UN por la Mezorienta Paca Procezo Nickolay Mladenov marde kondamnis la lastatempan perforton en Gazao.

En raporto al la Sekureca Konsilio de la UN, Mladenov diris, ke lundo estis tragedia tago por la homoj en Gazao. Li aludis la konflikton apud la landlima barilo kun Israelo

La sanga konflikto inter palestinaj protestantoj kaj israelaj soldatoj mortigis almenaŭ 61 homojn, inkluzive de ok infanoj kaj unu bebo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin