KDPR eble rekonsideros planitan pintkunvenon kun Usono

(GMT+08:00) 2018-05-16 17:36:08     Redaktoro:Yu

Altranga oficialulo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) merkrede diris, ke la lando eble rekonsideros la planitan pintkunvenon kun Usono, se la lasta premos plu la KDPR forlasi sian nuklean arsenalon.

Pli frue en tiu tago la KDPR anoncis portempe ĉesigi ministran kunvenon kun Sud-Koreio por protesti kontraŭ la iranta usona-sudkorea komuna militekzercado.

La altnivela interkorea intertraktado estas planita por merkredo, kaj usona prezidento Donald Trump planas renkontiĝi kun la plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un, en la 12a de junio en Singapuro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin