Ora Templo kaj fila pieco       de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2018-05-16 15:11:49     Redaktoro:祃璟琳

La parko de la Ora Templo (ĉine, Jindian 金殿) troviĝas sur monto sep kilometrojn oriente de Kunming. El ĝi eblas malproksime spekti la turdomegojn de la ĉefurbo de la Yunnan-provinco, samtempe ĝuante freŝe ombrumitajn vojetojn, idealajn por promeni al kameli-ĝardenoj aŭ ludi tajĝiĉuanon. Kelkaj viroj kunportas akvo-sitelojn por hobie skribi starante likvajn kaligrafiaĵojn pere de barbo-penikoj gluitaj al longaj bastonoj. Iliaj delikataj artaĵoj mirigas la pasantojn kaj vaporiĝas iom pli malfrue en la plej sunŝirmitaj lokoj. Memoraĵaj butikoj vendas alian bastonon tre interesan. Je unu flanko ĝi similas al marteleto por bate stimuli sangan cirkuladon en la korpo kaj nervajn centrojn en la kapo. Je la alia flanko, estas iom kurviĝanta maneto, per kiu oni povas mem-skrapi jukantan dorson. Japanoj ĝin nomas "nepa mano," ĉar por solecaj maljunuloj ĝi povas anstataŭigi la junajn familianojn en tiu ago de ĉiutaga fila pieco.

Survojaj kopioj de famaj statuoj de la Yunnan Provinca Muzeo rememorigas la vizitantojn pri la aparte naci-riĉa historio de la regiono, precipe substrekante la simbolon de la pavo. Fakte, Yunnan-ano neniam manĝus pavon. Tiuj ĉi birdoj estas tro admirataj pro la splenda pompo de siaj plumoj kaj la eleganta impono de siaj movoj, kiuj inspiris dancon de la Dai-nacieco, perfektigita kaj internacie popularigita fare de la dancistino Yang Liping. Verdire, se oni kredas al La kuireja scienco kaj la arto bone mangi (itale, La scienza in cucina e l'arte di mangiare bene) de Pellegrino Artusi, verkita en 1891 kaj ankoraŭ konsiderata la "biblio" de itala kuirarto, Yunnan-anoj ne estas solaj en tiu admiro. Fakte, eĉ Aleksandro la Granda, kiu renkontis pavojn en Azio kaj unue portis ilin al Grekio, restis tiel fascinita, ke li strikte malpermesis ilin mortigi. Laŭ Artusi, ili aperis en Romo dum la decadenco de la respubliko. Tie la unua homo, kiu nutris sin per ili estis Quintus Hortensius, rivalo de la oratoro Ĉiĉerono, el kiu venas en Esperanto la verbon "ĉiĉeroni." Sekvaj romaj eltrovoj pri la maniero dikigi pavojn ŝajne igis ilian bredadon tre profitiga, en linio kun la novaj tempoj, en kiuj mono kaj ekzotikaj frandaĵoj pli multe gravis ol simpleco kaj klasikaj virtoj.

Tamen la dominanta historia figuro celebrata en la parko de la Ora Templo estas Wu Sangui. Fakte, tiu generalo de la deksepa jarcento havas kontroversan rolon en ĉina historio. Je unu flanko, li estas vidata kiel perfidinta ambaŭ la Ming- kaj la Qing-dinastiojn. Je la alia flanko, li legende aperas kiel romantika amanto, kiu estis portata al la unua perfido por savi sian konkubinon Chen Yuanyuan kaj kiel kuraĝa rebelo, kiu havis en Yunnan-o sian povan centron kaj eĉ fondis sian propran dinastion. Statuo de Chen Yuanyuan, unu el la ok famaj belulinoj de la epoko, ornamas lageton en la parko de la Ora Templo kaj ekspozicio memorigas nin pli akurate pri la figuro de la rebela generalo. Wu Sangui ordonis la rekonstruon de la daoisma Ora Templo, el kiu la parko prenas sian nomon kaj kiu fakte estas farita el bronzaj paneloj je ornamaj motivoj.

La ekstera ĉirkaŭbaraĵo de la templo estas aparte interesa por ni, ĉar—inter gruoj kaj ludantaj leonoj—ĝi prezentas ŝtonajn bareliefojn pri fila pieco. Ekzemple, viro kun vestoj de burokrata klerulo sidas preĝante antaŭ familia tombo kaj ne moviĝas eĉ se jam falas fulmoj kaj la dio de la tondro, rekonebla je sia malkovrata umbiliko, bruege batas sian martelon. Klarigaj paneloj pri aliaj famaj ekzemploj el ĉina historio kaj kulturo aperas sur la muro de proksima konstruaĵo. Inter ili, elstaras la pieco de filo, kiu forprenis sian ĉemizon kaj sin eksponis plenaere por ke la kuloj, jam sataj de lia juna sango, ne tormentu la gepatrojn. Pli tragika estis la elekto de patro de malriĉa familio, kiu, ne havante monon por satigi ĉiujn membrojn, decidis mortigi la last-naskinton por ne devi forpreni manĝaĵojn el siaj gepatroj. Tiu bildo estas kompreneble tre malproksima de la sento de nuna Ĉinio, kie la preskaŭ ununuraj infanoj estas la granda trezoro de la tuta familio kaj ekonomiaj kondiĉoj ĝenerale multe pliboniĝis. Sed ankaŭ tiam la dioj estis kortuŝitaj je tia pieca ofero kaj trovigis oron al la kompatinda patro en la kampo, kie li estis preta enterigi sian bebon.

Ina sinofero kaj roma karitato

Inter la bareliefoj de la ĉirkaŭbaraĵo estas ankaŭ rara ekzemplo de ina pieco, inter tiel multaj ekzemploj de vira sinofero. Fakte, juna virino videblas en simpla dormoĉambro dum ŝi donas sian lakton al pli maljuna virino—verŝajne sia patrino aŭ bopatrino. La bildo ĉaste montras ŝian nudan mamon, dum ŝi regas la jam feble sidantan virinon, afable invitante ŝin trinki. Intertempe, ŝia malgranda, sed jam promenanta infano sole foriras de la ĉambro al la familia ĝardeno kun arboj kaj ŝtona tablo. Certe tiu ago de ina pieco prenas sian tutan signifon en kulturo, en kiu malaltaj produkt-niveloj ne ankoraŭ garantiis al ĉiuj sufiĉajn nutraĵojn kaj lakto estis tial estimata kiel altvalora, resaniga donaco. Sed la ĝentila skulpt-maniero ankaŭ substrekas sencon de fortaj familiaj rilatoj kiel grava parto de la ĉiutaga vivo.

Ankaŭ en roma antikvo estis similaj rakontoj. Ekzemple, Plinius la Malnova skribas pri plebanino mamnutrita en malliberejo fare de sia filino. Sed la roma versio, kiu iĝis plej fama temas pri patro kaj filino. Laŭ ĝi, la juna virino Pero piece mamnutris sian patron Ĉimono, kiu estis kondemnita malsate morti en malliberejo. Ekde fresko pretervivata al la vulkana detruo de Pompejo, tiu temo—dirata de art-historiistoj "roma karitato"—estis revivata en la itala Renesanco, kiel atestas ekzemple fresko de Alessadro Araldi en la abatina ĉambro de la monaĥinejo de Sankta Paolo en Parmo. Sed ĝi iĝis eĉ pli grava internacie en la baroka periodo, kiam bela ekzemplo estas la pentraĵo de la flandra Peter Paul Rubens nuntempe en la muzeo Hermitage de Sankta Petroburgo.

En moderna Ĉinio, tiu temo estas tradukata al la helpo donata de juna ĉina kamparanino al vundita komunista soldato dum la lukto kontraŭ la naciista armeo en la Shandong-provinco en 1947, kiel en la modela baleto de la Kultura Revolucio Odo de la monto Yimeng (Yimengshan Xiaodiao, 1974). Tie fakte fratino Ying, nomata ankaŭ "Ruĝa Fratino" (aŭ Hongsao) pro siaj maoistaj konvinkoj, donas botelon de sia lakto al la soldato Fang, svenita pro troa sango-perdo, kiam ŝi trovas lin en montaro. Kaj ŝi suferas torturon kaj la minacon mortigi ŝian bebon fare de la naciistoj sen perfide malkaŝi kie soldato Fang troviĝas. Ŝia pieca ago estas premiita de la komunisma venko, kiu forpuŝas naciistajn simpatiantojn el la vilaĝo. Dum vizito al la Yimeng filma kaj televida bazo, post la Tutlanda Ĉina Kongreso en la Shandong-provinco en 2013, ni povis spekti grandan bronzan statuan grupon celebrantan tiun piecan agon. Ĝi kunmetas ĉastecon, sin-oferon kaj la senton, ke kamparaninoj kaj sinekdoke la tuta Ĉinio kiel granda familio estis tre proksimaj al la komunisma revolucio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin