Filmoj kaj televidaj programoj fokusiĝas pri Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2018-05-17 17:00:17     Redaktoro:Selena

La 15a Ĉina Internacia Ekspozicio de Filmoj kaj Televidaj Programoj okazas de la 17a ĝis la 19a de majo en Pekino. Firmoj el pli ol 50 landoj kaj regionoj partopreas en la ekspozicio.

La ekspozicio, gastigata de Ĉina Komunikila Grupo, eksponas ĉirkaŭ 80 000 pecoj, inkluzive de televidaj teatraĵoj, filmoj, dokumentaj filmoj, movbildaj filmoj kaj televidaj rubrikoj.

Shen Jianing, ĝenerala direktoro de la Centro por Negoco de Filmoj kaj Disaŭdigaj kaj Televidaj Programoj, diris, ke la ekspozicio unuafoje aranĝas specialajn zonojn por virtuala realaĵo, novaj mediatoj, dublaĵoj kaj ambasadorejoj.

Komunumo por Internacia Kunlaboro de Televidaj Programoj laŭ la Silka Vojo, kiu estis starigita laŭ propono de la Ĉina Centra Televido (ĈCTV) en 2016, havas sian propran budon en la ekspozicio. Kiel unu el partneroj de la komunumo, Dove Medio jam prezentis programojn pri Ĉinio en Britio, kiuj plaĉas al lokaj spektantoj. Gordon, direktoro de la programo Ĉina Horo, diris, ke ili celas produkti programojn pri landoj laŭ itineroj de la Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin