Ĉinaj fratinoj denove renkontiĝis post 79-jara disiĝo

(GMT+08:00) 2018-05-17 10:01:00     Redaktoro:Xiong


Kun larmoj en la okuloj, Que Bamei firme brakumis sian pli aĝan fratinon, kun kiu ŝi perdis kontakton jam 79 jarojn pro la tumulto de la japana invado.

Que, 87-jara, estis naskita en granda familio en la urbo Qinzhou en la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio. Kiam la japanoj invadis la urbon en 1939, ok-jara Que devis disiĝi kun siaj ok gefratoj kaj sekvis aliajn membrojn de sia familio forkuri al la najbara provinco Guangdong. Ŝi estis adoptita de familio en la urbo Zhanjiang de la provinco Guangdong, kaj de tiam ŝi neniam revenis al sia hejmloko aŭ renkontiĝis kun iu ajn parencoj.

Jardekojn poste, la memoroj de Que pri sia hejmloko fariĝis kelkaj neklaraj bildoj - "granda korto kun lageto antaŭe, krom la lageto estas ankaŭ la tombo de la avo". Tamen, la deziro reviziti la hejmlokon kaj rigardi maljunajn parencojn profunde enradikiĝis en ŝia koro, fariĝante eĉ pli forta kun la tempo.

En februaro, Que travivis operacion pro galŝtono kaj ofte parolis pri reveno al sia hejmloko.

Konsciante, ke ne estos multe da tempo por la avino, ŝia 33-jara nepo Huang Guangpeng decidis helpi al ŝi realigi la revon. Li petis helpon de la bonfara platformo Baobeihuijia en la interreto, kiu sin dediĉas al helpo por rekuniĝo de disigitaj parencoj. Kun limigitaj informoj el Que, la volontuloj sur la platformo eksciis, ke trovi ŝian vilaĝon estas ekstreme malfacile, por ne paroli pri ŝiaj disigitaj parencoj.

Que, analfabeta, estis neklara pri la ĝusta ideogramo por la nomo de sia familio. Komence ŝi donis ĝin kiel "Ji", sed la volontuloj estis tuj informtaj, ke neniu kun tiu ĉi nomo en la regiono. Post longa serĉado, la volontuloj trovis hejmon en la familia nomo "Que", kiu havas similan prononcon kun "Ji" en la loka dialekto. Estis aliaj informoj similaj kun la priskribo de Que.

La volontuloj faris pluan esploron kaj konfirmis, ke Que naskiĝis en la vilaĝo Dashigu en la urbeto Shabu de la distrikto Qinnan. Lia patro, Que Mingguang, oficiro, mortis en batalo por la patrujo kaj ŝiaj kvin fratoj malaperis en la milito. Ŝiaj tri fratinoj poste edziniĝis en la urbo Qinzhou, kvankam du jam mortis, sed ŝia duonfratino Que Qijie ankoraŭ vivas.

Antaŭ persona renkontiĝo, la du fratinoj interparolis per video. Kun larmoj en la okuloj, ili promesis renkontiĝi kiel eble plej baldaŭ.

La 29an de marto, sub la akompano de siaj infanoj, Que Bamei atingis la vilaĝon Dashigu post kvarhora veturo el la hejmo. Kvankam la bambuaro, la ĝardeno kaj la malnovaj domoj multe ŝanĝiĝis, svarmo da infanaĝaj memoroj ŝin atakis, kaj larmoj staris en ŝiaj okuloj.

Que Qijie sidis antaŭ sia domo por atendi denovan renkontiĝon kun sia pli juna fratino. Kiam Que Bamei atingis, najbaroj ekbruligis petardojn por celebrado. La du fratinoj forte sin brakumis kaj ploris dum longa tempo sen parolo.

"Fine mi renkontiĝas kun vi denove," Que Bamei murmuris en nekonata dialekto de Qinzhou. Ili restis kune en tiu tago kaj babilis ĝis profunda nokto.

Huang Guangpeng diris, ke danke al la oportuno liverita de la interreto kaj la klopodoj de la volontuloj, la avino kaj ŝia fratino nun havas malpli da bedaŭro en sia vivo."

Huang aldonis, ke lia avino estis silentema, sed de post la renkontiĝo ŝi estas babilema, parolante pri siaj infanaĝaj rakontoj kaj familia historio, pri kiu ŝi informiĝis de ŝia "nova" fratino. La du fratinoj planas renkontiĝi baldaŭ por regajni la perditan tempon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin