Franca prezidento intervidiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto

(GMT+08:00) 2018-05-17 11:32:08     Redaktoro:Li

Merkrede laŭ la loka tempo en la palaco Elysee, franca prezidento Emmanuel Macron intervidiĝis kun Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj.

Macron petis Wang transdoni liajn saluton kaj bondeziron al prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke li sukcese kaj ĝoje faris la viziton al Ĉinio ĉi-januare kaj atingis kun Xi gravan konsenton pri plua disvolvado franca-ĉinaj rilatoj.

Macron esperis, ke la du flankoj povos ellaboros kaj efektivigos rilatajn planojn por oftigi altnivelajn vizitojn, fortigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio kaj komerco, teknologio, kulturo, ktp, kaj kune konstrui la iniciaton de Zono kaj Vojo.

Wang unue transdonis la sinceran saluton de prezidanto Xi al Macron kaj diris, ke Ĉinio admiras la francan sendependecan diplomatian politikon. Ĉinio volas antaŭenpuŝi multflankismon, defendi internaciajn sistemon kaj normojn de internacigi rilatoj kaj kune protekti la pacon kaj stabilecon de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin