Novaĵoj (Majo 17)

(GMT+08:00) 2018-05-17 17:11:23     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17-a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi sendis kondolencojn al indonezia prezidento pro teroristaj atakoj en Orient-Javo; Ĉinio vokas la Korean Demokratian Popolan Respublikon kaj Usonon krei kondiĉojn por pintkunveno. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede sendis kondolencojn al indonezia prezidento Joko Widodo pro la lastatempaj letalaj teroristaj atakoj en la provinco Orient-Javo.

Xi diris, ke li estis skuita, informiĝinte pri la teroristaj atakoj lunde en la urbo Surabaya, provinca ĉefurbo de Orient-Javo, kiuj mortigis almenaŭ 12 civilulojn kaj vundis dekojn da aliaj.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, kaj ankaŭ en sia nomo, Xi esprimis profundajn kondolencojn pro tiuj senkulpaj viktimoj, kiuj mortis en atakoj. Li esprimis ankaŭ siajn sincerajn simpatiojn al la vunditoj kaj familioj de la viktimoj. Xi akcentis, ke terorismo estas la komuna malamiko de la homaro, kaj Ĉinio forte oponas ĉiujn formojn de terorismo. Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo, inkluzive de Indonezio, por kune batali kontraŭ terorismo kaj protekti pacon kaj stabilecon en la regiono kaj la tuta mondo.

Ĉinio simpligos procedurojn bezonatajn por starigo de fremdkapitalaj kompanioj por antaŭenigi komercon kaj faciligi investadon.

Laŭ deklaro publikigita post administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang en merkredo, rimedoj estos prenitaj por evidente redukti la tempon bezonatan de fremdlandaj firmaoj por registrado de negocoj.

Ekde la 30a de junio, fremdlandaj firmaoj ĝuos pli facilan registradon pri siaj negocoj, ĉar la proceduroj estos plenumitaj senpapere kaj senpage kaj ne bezonos personan ĉeeston. Por faciligi la efektivigon, bankoj, doganejoj, impostaj kaj moninterŝanĝaj agentejoj dividos komercajn informojn kaj kunordigos administradon. Ĉinio delonge klopodas por pli facila aliro de fremdlanda investo kaj ĉi-jare lanĉis serion da favoraj politikoj.

Pli ol 35 000 fremdlandaj entreprenoj estis establitaj pasintjare en la ĉina ĉeftero kun rekta investo de 878 miliardoj da juanoj, kaj tio estas la rekorda alto.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke Ĉinio kaj Francio devas profundigi pragmatan kunlaboron en la kampoj de nuklea energio, aerokosmo, novigado, artefarita inteligento, cifereca ekonomio kaj medio.

Wang, kiu estas en Francio por oficiala vizito, faris la rimarkojn dum sia renkontiĝo kun franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian. Wang diris, ke la du flankoj devas utiligi la nunajn ĉefajn kunlaborajn projektojn, la novan pordmalfermon de Ĉinio kaj la Ĉina-Francan Jaron de la Medio, por antaŭenigi pragmatan kunlaboron.

Le Drian diris, ke ankaŭ Francio esperas plifortigi pragmatan kunlaboron kun Ĉinio, precipe en la kampoj, inkluzive de ekonomio kaj komerco, mediprotekto, civila nukleenergio kaj novigado.

Ambaŭ esprimis la volon plifortigi la kunlaboron en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj konsentis diskuti manierojn de triamerkata kunlaboro.

Wang kaj lia paralelulo ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj tiklaj demandoj de komuna zorgo, inkluzive de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, la nuklea demando de Irano kaj la situacio en Mez-Oriento.

Ĉinio vokis la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) kaj Usonon krei bonajn kondiĉojn por la kunveno inter siaj gvidantoj kaj fari pozitivajn klopodojn por realigi sennukleigon kaj daŭran pacon sur la Korea Duoninsulo.

Ŝtata amaskomunikilo de la KDPR diris merkrede matene, ke Pjongjango decidis portempe ĉesigi altnivelan intertraktadon kun Sud-Koreio sen fiksa limtempo kaj eble retiriĝos el la planita pintkunveno kun Usono pro la iranta usona-sudkorea komuna militekzercado.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke la situacio sur la Korea Duoninsulo moviĝas al dialogo kaj pliboniĝo, kaj la malfacile realigita situacio konformiĝas al la komunaj interesoj de ĉiuj partioj kaj ankaŭ al la atendoj de la internacia komunumo.

Lu diris, ke Ĉinio ankaŭ esperas, ke la KDPR kaj Sud-Koreio sekvos la spiriton de la Deklaracio de Panmunjom, komprenos kaj respektos unu la alian pri la raciaj zorgoj por konstrui fidon kaj plibonigi rilatojn.

Ĉina delegito merkrede vokis la Sekurecan Konsilion de UN unuiĝi por antaŭenigi la politikan procezon de Sirio, akcentante, ke Ĉinio volas klopodi kune kun la internacia komunumo kaj ludi pozitivan kaj konstrueman rolon en traktado de la siria demando.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, faris la alvokon en publika kunveno de la Sekureca Konsilio pri la politika procezo de Sirio. Ma diris, ke lastatempe ĉiuj rilataj partioj de la internacia komunumo faris senlacajn klopodojn por revenigi la sirian demandon al politika traktado. Ĉinio bonvenigas la novan astanan dialogon kaj la komunan deklaron publikigitan en la kunveno kaj aprezas la klopodojn de Rusio, Kazaĥio, Turkio kaj Irano. Li aldonis, ke Ĉinio esperas, ke la dialogo ludos plu sian pozitivan rolon por daŭrigi militpaŭzon en Sirio kaj antaŭenigi la ĝenevan intertraktadon.

La 10a dialogo inter komercaj gvidantoj kaj eksaj altrangaj oficialuloj de Ĉinio kaj Usono fermiĝis merkrede en Pekino. La ĉeestantoj sincere interŝanĝis opiniojn pri ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du landoj.

Temoj diskutitaj dum la dutaga kunveno estas ĉina-usonaj komercaj disputoj kaj politikaj tendencoj, kunlaboro pri la iniciato Zono kaj Vojo, la cifereca ekonomio, energio, agrikulturo kaj industrio.

Ĉinaj reprezentantoj diris, ke ĉina-usonaj ekonomiaj rilatoj estas en historia momento, kaj egalaj kaj reciprokprofitaj ekonomiaj rilatoj estas la "balastoŝtono" de rilatoj inter la du landoj. Ili diris, ke dialogo kaj konsiliĝo estas la sola solvo al ekonomiaj kaj komercaj problemoj, dum la nul-suma ludo, la penso de malvarma milito kaj unuflankeco estas neaplikeblaj.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres merkrede esprimis sian subtenon al la klopodoj de la Eŭropa Unio (EU) por savado de la irana nuklea interkonsento.

Guterres diris en komuna gazetara konferenco kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, "Ni tute subtenas la klopodojn, kiujn la EU faras por savi la Komunan Ampleksan Agadplanon."

Usona prezidento Donald Trump deklaris en la 8a de majo en televida parolado, ke Usono retiriĝos el la interkonsento, kiu estis subskribita en julio de 2015 fare de Irano kaj la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN - Britio, Ĉinio, Francio, Rusio kaj Usono - plus la EU kaj Germanio.

Trump asertis, ke la interkonsento ne povis malebligi al Irano evoluigi nukleajn armilojn aŭ subteni terorismon en la regiono.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin