Inaŭguriĝis 15a Ĉina Internacia Ekspozicio de Filmoj kaj Televidaj Programoj

(GMT+08:00) 2018-05-17 17:15:46     Redaktoro:Li

La 15a Ĉina Internacia Ekspozicio de Filmaj kaj Televidaj Programoj okazas de la 17a ĝis la 19a de majo en Pekino. Firmaoj pri produktado de filmaj kaj televidaj programoj establis siajn eksponbudojn en la ekspozicio, inkluzive de la Komunumo por Internacia Kunlaboro de Televidaj Programoj laŭ la Silka Vojo kaj Asocio por Kunlaboro de Importaj kaj Eksportaj Firmaoj pri Filmaj kaj Televidaj Programoj. Laŭ konigo, la nombro de membroj kaj partneroj de la komunumo atingas 90, kaj tiu de la asocio estas 53.

Vicestro de Kultura Departemento de Sudkorea Ambasadorejo en Ĉinio vizitis la ekspozicion, dirante, ke pli kaj pli multaj sudkoreaj spektantoj ŝatas ĉinajn filmojn kaj televidajn programojn, kaj ankaŭ sudkoreaj programoj plaĉas al ĉinaj spektantoj. Kunlaboro de la du landoj havas vastan perspektivon.

Ankaŭ oficisto de Srilanka Ambasadorejo en Ĉinio esperas, ke pli multaj ĉinaj elstaraj filmoj kaj televidaj programoj estos videblaj en Srilanko por ke la du popoloj fortigu komprenon inter si.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin