Ĉina ŝtatkonsilanto: Ĉinio kaj Francio devas profundigi pragmatan kunlaboron

(GMT+08:00) 2018-05-17 13:24:36     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke Ĉinio kaj Francio devas profundigi pragmatan kunlaboron en la kampoj de nuklea energio, aerokosmo, novigado, artefarita inteligento, cifereca ekonomio kaj medio.

Wang, kiu estas en Francio por oficiala vizito, faris la rimarkojn dum sia renkontiĝo kun franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian. Wang diris, ke la du flankoj devas utiligi la nunajn ĉefajn kunlaborajn projektojn, la novan pordmalfermon de Ĉinio kaj la Ĉina-Francan Jaron de la Medio, por antaŭenigi pragmatan kunlaboron.

Le Drian diris, ke ankaŭ Francio esperas plifortigi pragmatan kunlaboron kun Ĉinio, precipe en la kampoj, inkluzive de ekonomio kaj komerco, mediprotekto, civila nukleenergio kaj novigado.

Ambaŭ esprimis la volon plifortigi la kunlaboron en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj konsentis diskuti manierojn de triamerkata kunlaboro.

Wang kaj lia paralelulo ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj tiklaj demandoj de komuna zorgo, inkluzive de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, la nuklea demando de Irano kaj la situacio en Mez-Oriento.

En la sama tago, Wang renkontiĝis ankaŭ kun franca prezidento Emmanuel Macron, lia diplomatia konsilisto Philippe Etienne kaj prezidanto de la Konstitucia Konsilio de Francio Laurent Fabius.

Francio estas la unua stacio de la kvarlanda vojaĝo de Wang, kiu ankaŭ kondukos lin al Hispanio, Portugalio kaj Argentino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin