Ĉinio simpligos procedurojn por establo de fremdlandaj financaj firmaoj

(GMT+08:00) 2018-05-17 13:25:51     Redaktoro:Yu

Ĉinio simpligos procedurojn bezonatajn por starigo de fremdkapitalaj kompanioj por antaŭenigi komercon kaj faciligi investadon.

Laŭ deklaro publikigita post administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang en merkredo, rimedoj estos prenitaj por evidente redukti la tempon bezonatan de fremdlandaj firmaoj por registrado de negocoj.

Ekde la 30a de junio, fremdlandaj firmaoj ĝuos pli facilan registradon pri siaj negocoj, ĉar la proceduroj estos plenumitaj senpapere kaj senpage kaj ne bezonos personan ĉeeston. Por faciligi la efektivigon, bankoj, doganejoj, impostaj kaj moninterŝanĝaj agentejoj dividos komercajn informojn kaj kunordigos administradon. Ĉinio delonge klopodas por pli facila aliro de fremdlanda investo kaj ĉi-jare lanĉis serion da favoraj politikoj.

Pli ol 35 000 fremdlandaj entreprenoj estis establitaj pasintjare en la ĉina ĉeftero kun rekta investo de 878 miliardoj da juanoj, la rekorda alto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin