Ĉefo de UN subtenas EU en savado de irana nukela interkonsento

(GMT+08:00) 2018-05-17 14:03:38     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres merkrede esprimis sian subtenon al la klopodoj de la Eŭropa Unio (EU) por savado de la irana nuklea interkonsento.

Guterres diris en komuna gazetara konferenco kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, "Ni tute subtenas la klopodojn, kiujn la EU faras por savi la Komunan Ampleksan Agadplanon."

Usona prezidento Donald Trump deklaris en la 8a de majo en televida parolado, ke Usono retiriĝos el la interkonsento, kiu estis subskribita en julio de 2015 fare de Irano kaj la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN - Britio, Ĉinio, Francio, Rusio kaj Usono - plus la EU kaj Germanio.

Trump asertis, ke la interkonsento ne povis malebligi al Irano evoluigi nukleajn armilojn aŭ subteni terorismon en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin