Fokusoj de la Semajno (Maj. 18)

(GMT+08:00) 2018-05-18 10:18:57     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio vokis la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) kaj Usonon krei bonajn kondiĉojn por la kunveno inter siaj gvidantoj kaj fari pozitivajn klopodojn por realigi sennukleigon kaj daŭran pacon sur la Korea Duoninsulo.

Ŝtata amaskomunikilo de la KDPR diris merkrede matene, ke Pjongjango decidis portempe ĉesigi altnivelan intertraktadon kun Sud-Koreio sen fiksa limtempo kaj eble retiriĝos el la planita pintkunveno kun Usono pro la iranta usona-sudkorea komuna militekzercado.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke la situacio sur la Korea Duoninsulo moviĝas al dialogo kaj pliboniĝo, kaj la malfacile realigita situacio konformiĝas al la komunaj interesoj de ĉiuj partioj kaj ankaŭ al la atendoj de la internacia komunumo.

Lu diris, ke Ĉinio ankaŭ esperas, ke la KDPR kaj Sud-Koreio sekvos la spiriton de la Deklaracio de Panmunjom, komprenos kaj respektos unu la alian pri la raciaj zorgoj por konstrui fidon kaj plibonigi rilatojn.

Lunde posttagmeze israelaj kaj usonaj oficialuloj kolektiĝis en Jerusalemo por la malferma ceremonio de la nova usona ambasadorejo meze de letalaj konfliktoj en Gazao.

Usona prezidento Donald Trump diris en sia videomesaĝo, ke estis longa tempo por la translokiĝo de la ambasadorejo el Tel-Avivo al Jerusalemo, kaj la Blanka Domo ankoraŭ serĉas pacan interkonsenton inter Israelo kaj la palestinanoj.

Centoj da policanoj estis deplojitaj ĉirkaŭ la ambasadoreja konstruaĵo kaj tra la tuta urbo, kaj multaj stratoj estis fermitaj por sekurigi la okazaĵon.

Samtempe en Gazao, almenaŭ 55 palestinanoj estis mortpafitaj de la israela flanko dum konfliktoj apud la barilo apartiganta la sieĝitan palestinan enklavon kaj Israelon. La palestina ministerio pri sano diris, ke kelkcent pliaj estis vunditaj.

La Palestina Nacia Aŭtoritato, Irano, Turkio, Egiptio kaj internaciaj grupoj pri homaj rajtoj kondamnis Israelon pri vasta pafado al plejparte senarmaj protestantoj. La Sekureca Konsilio de la UN kunvokos urĝan kunvenon marde por diskuti pri la mortigo, laŭ la peto de Kuvajto.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio estas serioze maltrankvila pri la perforta konflikto en Gazao kaj vokas Israelon kaj Palestinon sin deteni.

Dekmiloj da palestinanoj kolektiĝis lunde en orienta Gazao, proksima al la landlimo kun Israelo por protesti kontraŭ la translokiĝo de la usona ambasadorejo de Tel-Avivo al Jerusalemo. Dekoj da palestinanoj estis mortigitaj kaj pli ol 2 000 aliaj vunditaj en perforta konflikto kun la israela armeo.

Proparolanto Lu Kang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Ĉinio estas serioze maltrankvila pri la konflikto, kiu kaŭzis gravajn perdojn, kaj oponas perforton direktitan al civiluloj. Li diris, ke Ĉinio vokas Israelon kaj Pakistanon, precipe la israelan flankon, sin deteni por eviti plialtigon de la streĉeco.

Lu diris, ke la demando pri la statuso kaj posedanteco de Jerusalemo estas tre komplika kaj tikla, kaj la ĉina flanko opinias, ke laŭ la rilataj rezolucioj de la UN, pacintertraktado inter Palestino kaj Israelo devas esti rekomencita kiel eble plej baldaŭ kaj la fina statuso de Jerusalemo devas esti traktita per dialogoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin