Ĉina vicĉefministro renkontiĝis kun Kissinger kaj usonaj leĝdonantoj

(GMT+08:00) 2018-05-17 16:07:37     Redaktoro:Yu

Speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vicĉefministro Liu He merkrede renkontiĝis kun eksa usona ŝtatsekretario Henry Kissinger kaj kelkaj gravaj usonaj leĝdonantoj por diskuti pri ĉina-usonaj rilatoj.

Liu atingis Vaŝingtonon marde posttagmeze por ekonomia kaj komerca konsiliĝo kun la usona flanko laŭ la invito de la usona registaro.

Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko pri la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, gvidas delegacion, kies membroj venas de gravaj ekonomiaj sektoroj de la ĉina registaro.

Inter la usonaj leĝdonantoj, kun kiuj Liu renkontiĝis, estis Orrin Hatch, provizora prezidanto de la Senato kaj prezidanto de la Senata Financa Komitato kaj Kevin Brady, prezidanto de la Komisiono pri Manieroj kaj Rimedoj de la Ĉambro de Reprezentantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin