Ĉinio esperas vidi pozitivan rezulton de ĉina-usona komerca intertraktado

(GMT+08:00) 2018-05-17 19:56:24     Redaktoro:Yu

La Ministerio de Komerco ĵaŭde diris, ke Ĉinio esperas vidi pozitivan kaj konstrueman rezulton de la iranta ĉina-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo.

Proparolanto de la Ministerio de Komerco, Gao Feng, diris en gazetara konferenco, "Ni esperas, ke ambaŭ flankoj povos renkonti unu la alian duonvoje kaj konvene solvi disputojn kaj trakti malkonsentojn per konsuliĝo surbaze de la principo de reciproka respekto kaj egala intertraktado."

Gao ankaŭ esprimis esperon, ke ambaŭ flankoj faros komunajn klopodojn por antaŭenigi duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron. Li aldonis, ke Ĉinio ne volas vidi eskaladon de ekonomiaj kaj komercaj disputoj, sed estas preta por ĉiuj eblaj situacioj.

Speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vicĉefministro Liu He atingis Vaŝingtonon marde posttagmeze por ekonomia kaj komerca konsiliĝo kun la usona flanko laŭ la invito de la usona registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin