Novaĵoj (Majo 18)

(GMT+08:00) 2018-05-18 18:50:48     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de majo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝis kun hispana ministro pri eksterlandaj aferoj; Usona prezidento renkontiĝis kun speciala sendito de ĉina prezidanto. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun hispana ministro pri eksterlandaj aferoj Alfonso Dastis ĵaŭde en Madrido.

Wang diris, ke Hispanio estas influhava lando en la mondo kaj grava membroŝtato de la Eŭropa Unio kaj ankaŭ bona amiko de Ĉinio en Eŭropo. En la lastaj jaroj, la ĉina-hispanaj rilatoj bone disvolviĝis, kaj ambaŭ flankoj komprenis, respektis kaj subtenis unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Tiu ĉi jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj la du flankoj devas resumi spertojn, kaj bone plani pluan disvolvadon de la rilatoj. Wang diris, ke la du flankoj devas kune agi kontraŭ la pliiĝanta necerteco kaj unuflankeco en la mondo, antaŭenigi multflankecon, konstrui malferman ekonomion de la mondo kaj protekti liberkomercan sistemon kun la Monrda Organizo pri Komerco ĉe la kerno.

Dastis diris, ke Hispanio alte taksas la pozicion de Ĉinio kiel granda ekonomio de la mondo, donas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio kaj volas preni la 45an datrevenon de la diplomatiaj rilatoj kiel gravan okazon por plialtigi la duflankajn rilatojn.

Ĵaŭde en la Blanka Domo, usona prezidento Donald Trump renkontiĝis kun Liu He, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro kaj estro de la ĉina flanko por la ampleksa ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono.

Liu transdonis sinceran saluton de prezidanto Xi kaj lia edzino Peng Liyuan al prezidento Donald Trump kaj lia edzino Melania Trump. Trump esprimis dankon pro tio kaj petis Liu trandoni ilian bondeziron al la geedzoj de Xi.

Liu diris, ke sub la gvidato de la du ŝtatestroj, rilatoj inter Ĉinio kaj Usono akiris gravan progreson. Nun la dulandaj rilatoj estas en grava periodo, kaj la du landoj devas efektivigi atingitajn gravajn konsentojn, respekti unu la alian kaj kune klopodi, por antaŭenpuŝi la sanan kaj stabilan disvolvadon de la rilatoj.

Trump diris, ke li alte taksas la bonajn laborajn rilatojn kaj personan amikecon kun prezidanto Xi, kaj volas subteni striktajn kontaktojn kun Xi por kune antaŭenpuŝi senĉesan disvolviĝon de la dulandaj rilatoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke la lastatempaj klopodoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) devas esti stimulataj, bonvenigataj kaj subtenataj de la internacia komunumo.

Lu Kang diris en gazetara konferenco, ke la KDPR faris serion da klopodoj, inkluzive de la anonco pri haltigo de nukleaj provoj kaj la malkonstruo de ĝia norda nuklea provejo. La klopodoj reflektas la volon de la KDPR pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj starigo de reciproka fido kun rilataj partioj, kaj ankaŭ ĝian sincerecon por antaŭenigo de politika traktado de la demando de la Korea Duoninsulo.

Lu diris, ke la klopodoj de la KDPR devas esti aklamataj kaj meritas la kuraĝigon, bonvenigon kaj subtenon de la internacia komunumo. Li vokis rilatajn partiojn renkonti unu alian duonvoje.

Amaskomunikilo raportis, ke usona respublika senatano Rand Paul diris, ke la KDPR faris koncedojn, ĉar la lando ĵus liberigis tri usonajn prizonigitojn kaj anoncis, ke ĝi haltigos nukleajn provojn, sed la KDPR ne vidis iometon sur la alia flanko de Usono. Li aldonis, ke li kredas, ke la intertraktado inter la du landoj ankoraŭ okazos.

Responde al rilata demando, Lu diris, ke li esperas, ke ĉi tiu sinteno de reciproka kompreno kaj empatio vekos atenton. Ĉinio ĉiam rekomendas, ke ĉiuj rilataj partioj devas antaŭenigi politikan traktadon de la demando de la Korea Duoninsulo per dialogo kaj konsiliĝo, kaj plene konsideri la zorgojn de ĉiuj, inkluzive de la legitimaj sekurecaj zorgoj de la KDPR.

La sud-korea prezidentejo Blua Domo diris ĵaŭde, ke Sud-Koreio plu konsiliĝos kun la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) por rapida rekomenco de altnivela interkorea intertraktado.

Kunveno de la konstanta komitato de la Nacia Sekureca Konsilio de la Blua Domo estis prezidita de Chung Eui-yong, la plej alta sekureca konsilisto de prezidento Moon Jae-in, por diskuti rimedojn kontraŭ la decido de la KDPR pri portempa ĉesigo de la altnivela interkorea dialogo.

Antidrogaĉaj aŭtoritatoj de membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) ĵaŭde promesis intensigi kunlaboron, ĉar produktado kaj kontrabando de drogaĉoj disvastiĝis tra la mondo.

La promeso estis farita en konferenco de antidrogaĉaj estroj el membroŝtatoj de la ŜKO. Ili akordiĝis pri kelkaj demandoj, inkluzive de plifortigo de interŝanĝoj pri rilataj informoj kaj subteno al la internacia sistemo pri regado de drogaĉoj, kaj konsentis prezenti projekton pri malhelpo de misuzo de narkotaĵoj kaj psikotropaj substancoj al la Pintkunveno de la ŜKO por aprobo. La oficialuloj promesis protekti la aŭtoritaton de antidrogaĉaj konvencioj kaj oponi la leĝigon de drogaĉoj.

La humanitara kunordiganto de la UN por la okupata palestina teritorio ĵaŭde alvokis liveri urĝan helpon por kontentigi la humanitarajn bezonojn de viktimoj de perforto en Gazao.

Jamie McGoldrick diris en deklaro, ke la situacio en Gazao estas ruiniga kaj la krizo ankoraŭ ne finiĝis. Li aludis la kelksemajnajn konfliktojn inter palestinanoj kaj la sekurectrupoj de Israelo proksime al la landlima barilo apud Gazao. Li diris, ke por ĉiu persono mortigita aŭ vundita en ĉi tiu semajno kaj antaŭe, estas influitaj familio kaj reto de amikoj. Por multaj, precipe tiuj, kiuj perdis karulon, kiuj nun suferos kontinuan invalidecon aŭ kiuj bezonos intensan rehabiliton, la influo de la lastatempa perforto sentiĝos dum monatoj kaj jaroj.

La Araba Ligo okazigis urĝan kunvenon ĵaŭde en sia stabejo en Kairo por diskuti pri disvolviĝo de la situacio inter Palestino kaj Israelo. La arabaj landoj urĝis komenci internacian enketon pri la krimoj faritaj de Israelo en la lastatempa perforta konflikto en Gazao.

Ĝenerala sekretario de la Araba Ligo, Ahmad Abdoul Gheit, poste anoncis en gazetara konferenco, ke la Araba Ligo petos la Sekurecan Konsilion de la UN formi komisionon de enketo pri la israelaj krimoj, kaj reprezentanto de la Araba Ligo prezentos peticion al la Sekureca Konsilio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin