Blua Domo: Sud-Koreio konsiliĝos plu kun KDPR por rekomenci interkorean dialogon

(GMT+08:00) 2018-05-18 12:21:41     Redaktoro:Yu

La sud-korea prezidentejo Blua Domo diris ĵaŭde, ke Sud-Koreio plu konsiliĝos kun la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) por rapida rekomenco de altnivela interkorea intertraktado.

Kunveno de la konstanta komitato de la Nacia Sekureca Konsilio de la Blua Domo estis prezidita de Chung Eui-yong, la plej alta sekureca konsilisto de prezidento Moon Jae-in, por diskuti rimedojn kontraŭ la decido de la KDPR pri portempa ĉesigo de la altnivela interkorea dialogo.

Seulo kaj Pjongjango konsentis okazigi altnivelan intertraktadon merkrede en la landlima vilaĝo de Panmunjom, sed la KDPR nuligis la kunvenon en frumatena anonco de la ŝtata amskomunikilo de la lando je preteksto de la iranta komuna militekzercado de Sud-Koreio kaj Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin