Xi Jinping kaj Peng Liyuan: Tio ja estas modelo de amo

(GMT+08:00) 2018-05-20 16:40:23     Redaktoro:Xiong

 

En Ĉinio nun estas nova festo, kiu jen okazas hodiaŭ, la 20an de majo. Ĉar 5.20 iom homonimas kun 我爱你 (mi amas vin) en la ĉina lingvo, do ĉinaj retanoj prenas ĝin kiel feston de amokonfeso en la interreta epoko. La hodiaŭa tago nature memorigas pri la amo de Xi Jinping, la plej supera gvidanto de Ĉinio, kaj lia edzino, Peng Liyuan.

Xi Jinping kaj Peng Liyuan amas unu la alian, subtenas sin reciproke. De la komenco ĝis la nuno ili sin tenas en amo kaj tial en la koro de amasoj fariĝas "paro de modelo".

Septembre de 1987 Xi Jinping kaj Peng Liyuan geedziĝis. Ne estis solena nupto, sed nur unu tablo aranĝita por iliaj kolegoj kaj amikoj, kaj eĉ la nuptaj bombonoj aĉetiĝis portempe.

1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin