Novaĵoj  (Majo 21)

(GMT+08:00) 2018-05-21 16:32:00     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 21a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio decidiĝis antaŭenigi ekologian civilizacion; usonaj amaskomunikiloj fokusiĝis al rezultoj de ĉina-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio montris sian firman decidon en mediprotekto sabate per la ĵurpromeso batali kontraŭ poluado kaj puŝi ekologian civilizacion al nova nivelo.

En nacia kunveno pri mediprotekto, kiu finiĝis sabate en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la lando akcelos kunordigon inter ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj ekologia civilizacio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke la lando donos pli da energio al plibonigo de ekologia civilizacio kaj solvado de vivmediaj problemoj, sub la subteno de la politikaj avantaĝoj de la centralizita kaj unuigita gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la socialisma sistemo kaj ankaŭ la atingoj akiritaj dum la pasintaj 40 jaroj de la reformo kaj pordmalfermo.

Michael Greenstone, ekonomikisto el la Universitato de Ĉikago, diris en intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke Ĉinio akiris senprecedencan progreson en la regado de aerpoluo en la pasintaj kvin jaroj, kaj pro tio evidente malpliiĝis la kvanto de enspirebla partikla materio en la aero.

Erik Solheim, ĝenerala vicsekretario de la UN pri mediprogramo, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke en la pasintaj kvin jaroj la ekologia medio en Ĉinio ŝanĝiĝis en la pozitiva direkto, kaj tiu ĉi ŝanĝiĝo estis la plej rapida en la homa historio kaj ankaŭ admirinda. Li aldonis, ke Ĉinio faris tre bonan esploron en mediprotekto, kaj ĝia praktiko estas lerninda por aliaj evoluantaj landoj.

Usona financa ministro Steven Mnuchin diris dimanĉe, ke Usono kaj Ĉinio jam atingis interkonsenton pri kadro kaj konsentis ĉesigi komercan militon. Mnuchin diris dum sia intervjuo kun la televido Fox, ke la ĵus finita usona-ĉina ekonomia kaj komerca konsiliĝo atingis tre gravan progreson, kaj la du flankoj konsiliĝos plu pri la ekonomiaj kaj komercaj demandoj.

De la 17a ĝis la 18a de majo en Vaŝingtono, la ĉina delegacio estrata de Liu He, vicĉefministro kaj speciala sendito de prezidanto Xi Jinping okazigis konstrueman konsiliĝon pri komercaj demandoj kun la usona delegacio konsistanta el membroj, inkluzive de financa ministro Steven Mnuchin, komerca ministro Wilbur Ross kaj komerca reprezentanto Robert Lighthizer.

Usonaj ĉefaj amaskomunikiloj sabate raportis pri la komuna deklaro de la du landoj. Ili diris, ke post kelksemajna streĉeco inter la du landoj, Usono kaj Ĉinio atingis la komencan interkonsenton, kaj ambaŭ landoj volis kompromisi por malaltigi la streĉecon kaj deklaris sukceson de la konsiliĝo. Ili konsiliĝos plu pri rilataj detaloj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun nederlanda ministro pri eksterlandaj aferoj Stef Blok dimanĉe en la intertempo de la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo 20 en la argentina ĉefurbo Bonaero.

Wang diris, en la lastaj jaroj, interŝanĝoj kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Nederlando tendencis al rapida disvolviĝo en diversaj kampoj, kaj la lastatempaj vizitoj de reĝo Willem-Alexander kaj ĉefministro Mark Rutte al Ĉinio desegnis novan planon pri plua disvolvado de la duflankaj rilatoj. Wang diris, ke Ĉinio volas labori kun Nederlando por efektivigi konsenton de la du ŝtatestroj kaj subteni sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj. Wang esprimis la esperon, ke Nederlando liveros justan, amikan kaj malferman medion por duflanka kunlaboro en komerco kaj investado kaj donos plenan ludon al siaj avantaĝoj de mara, tera kaj aera komunikado en kunlaboro sub la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo.

Blok diris, ke Nederlando volas intensigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj fortigi duflankan komunikadon kaj kunordigon pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. Blok aldonis, ke la iniciato Zono kaj Vojo utilas al internacia komerco, kaj Nederlando estas malferma pri ĝi kaj volas fortigi ĉi-rilatan kunlaboron kun Ĉinio en la kadro de la Eŭropa Unio.

Altranga oficialulo pri sano el Ĉinio diris dimanĉe, ke sano ludas gravan rolon en la Tagordo 2030 pri daŭripova disvolvado kaj Ĉinio aktive partoprenas en la tutmonda prisana regado.

Ma Xiaowei, estro de la ĉina Nacia Komisiono pri Sano, gvidas la ĉinan delegacion al la 71a Monda Asembleo pri Sano, kiu komenciĝos lunde en Ĝenevo. Dimanĉe en gazetara konferenco, li diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al protekto de la sano de siaj civitanoj kaj plibonigo de la popola bonfarto kaj ankaŭ aktive partoprenas en la tutmonda prisana regado. Li diris, ke por realigi rilatajn celojn de daŭripova disvolvado, Ĉinio altigis sian iniciaton Sana Ĉinio ĝis la nacia strategio kaj publikigis la Kompendion de Sana Ĉinio 2030 pri la nacia progreso en ĉi-rilata kampo. Ĉinio havas vastan kunlaboron kun internaciaj organizoj, kiel ekzemple la Monda Organizo pri Sano, por plibonigi la tutmondan prisanan regadon. Kiel la plej granda evoluanta lando de la mondo, Ĉinio havas riĉajn spertojn en multaj kampoj de prisana regado kaj volas dividi ilin kun aliaj landoj. Li aldonis, ke kunlabore kun esploraj institucioj en Afriko, Ĉinio lanĉis komunajn projektojn por adaptiĝi al la uzo de siaj praktikoj en Afriko en la prevento kaj regado de malario kaj skistosomo.

De la 26a ĝis la 28a de majo en la ĉina suda urbo Shenzhen okazos speciala kunveno de dialogo intrer la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj aliaj mondaj politikaj partioj sub la aŭspicioj de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ.

Ĉinio lanĉis relajsosateliton lunde frumatene por starigi komunikan ligadon inter la Tero kaj la planita lunsondilo Chang'e-4, kiu esploros la misteran malproksima flanko de la Luno.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke la satelito, nomata Queqiao (pigoponto), estis portita de la raketo Changzheng-4C, kiu estis ĵetita je la 5a horo kaj 28 minutoj el la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en sudokcidenta Ĉinio.

Zhang Lihua, direktoro pri la projekto de la relajsosatelito, diris, ke la lanĉo estas ŝlosila paŝo farita de Ĉinio por atingi la celon esti la unua lando, kiu sendos sondilon por mola surluniĝo sur la malproksima flanko.

La Venezuela Nacia Elekt-Konsilio anoncis dimanĉe vespere, ke venezuela prezidento Nicolas Maduro estis reelektita por la dua sesjara oficperiodo dimanĉe en prezidenta elekto.

La rezultoj estis anoncitaj de Tibisay Lucena, prezidanto de la konsilio. Ŝi diris, ke pli ol 8,6 milionoj da venezuelanoj partoprenis en la balotado, kaj voĉdona kvanto atingis 46,01 procentojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin