Elekto de la venezuela popolo devas esti respektita

(GMT+08:00) 2018-05-21 20:12:48     Redaktoro:Xiong

La 20an de majo Nicolás Maduro Moros, la nuna venezuela prezidento, estis reelektita kiel nova prezidento de Venezuelo. En la sama tago Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la koncernaj flankoj devas respekti la elekton de la venezuela popolo.

Estas raporto, ke multaj landoj, interalie Eŭropa Unio kaj latinamerikaj landoj, faris kondamnon pri tiu ĉi venezuela elekto; ankaŭ la registaro de Trump deklaris, ke ĝi ne konfesas la rezulton de la elekto, kaj asertis, ke ĝi estas konsideranta plenumi sankciojn kontraŭ Venezuelo je petrolo. Pro tio Lu Kang komentis en la gazetara konferenco de la 21a de majo:

"Pri elekto de Venezuelo Ĉinio ĉiam tenas sin en la starpunkto, t.e. ne interveni en internajn aferojn de alies lando. Ni kredas, ke la venezuelaj registaro kaj popolo havas kapablon trakti siajn aferojn. Kaj cetere, la koncernaj flankoj devas respekti la elekton de la venezuela popolo. Se estas disputo pri la elekto, la problemo devas esti solvita en la kadro de la venezuelaj leĝoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin