Ĉinlingva Klasĉambro---Grajnoformiĝo

(GMT+08:00) 2018-05-21 14:46:15     Redaktoro:Pluveta


P: Saluton, karaj amikoj, bonvenon en nia programero Ĉinlingva Klasĉambro.

E: Saluton, mi estas Ema.

P: La hodiaŭa ŝlosila vorto estas 小满 ( xiaoman). Ni esperantigis ĝin Grajnoformiĝo.

E: Grajnoformiĝo estas la dua sunperiodo en somero. Ĝi estas ĝenerale en la 21a de majo.

P: Tiutempe grajnoj de someraj tritikoj en norda Ĉinio ekformiĝas, sed ne maturiĝas. Do ĝi nomiĝas Grajnoformiĝo.

E: Laŭ la legendo, la Dio de Silkraŭpo naskiĝis en Grajnoformiĝo en la frua somero.

P: Bredi silkraŭpojn estas la tradica krommetio en suda Ĉinio. Ema, ĉu vi iam bredis silkraŭpojn?

E: Ne, neniam. Mi tre tre timas raŭpojn.

P: Ankaŭ mi, sed miaj infanoj tre ŝatas bredi ilin. Nun la silkraŭpoj jam ŝpinis silkon. Silko estas specialaĵo de Ĉinio.

E: Jes, la antikva silkaĵo estas farita el natura silkfadeno.

P: La Silka Vojo estis nomita pro silkaĵo, kaj tio pruvas la gravan pozicion de silkaĵo en la antikva komerco.

E: Homoj faras oferadon en Grajnoformiĝo por esprimi sian dankemecon al la Dio de Silkraŭpo.

P: Karaj amikoj, ni kune ripetu la hodiaŭan ŝlosilan vorton Xiaoman.

E: Xiaoman.

P: Finiĝis nia programero.

E: Ĝis la venonta fojo.

P: Ĝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin