Pli granda importo de energio plibonigos strukturon de energio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-05-22 14:43:46     Redaktoro:Selena

fotovoltaaj elektroproduktaj centraloj en la urbo Lianyungang de Jiangsu-provinco

El: Geng Yuhe/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Nun Ĉinio fariĝas plej granda produktanto kaj konsumanto de energio en la mondo kaj ankaŭ estas unu el ĉefaj importaj landoj. Sekve de penetro de verda disvolvado kaj verda vivmaniero en la homajn korojn, Ĉinio havas pli grandan bezonon pri pura energio, interalie pri natura gaso kaj sunenergio.

En la komenco de 2017, Li Yangzhe, tiama vicdirektoro de la Nacia Buroo de Energio diris, ke plibonigo de strukturo de energio estas necesa postulo de la ĉina ekonomia kaj socia evoluo.

En la lastaj jaroj, natura gaso anstataŭ karbo estas utiligita por varmigo kaj kuirado en pli kaj pli multaj lokoj de la ĉina norda landparto, ĉar ĝi povas protekti la medion kaj redukti poluon. Por kontentigi bezonon de la bonkvalita energio, Ĉinio grandmezure pliigas importon de energio.

Zhou Dadi, esploristo de Instituto pri Energio de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, opinias, ke transformado de la strukturo de energio estas nedisigebla de la internacia merkato. Unuflanke Ĉinio ekspluatas sian propran energion, kaj aliflanke pliigo de importo estas tre grava elekto.

Responde al pli larĝa malfermo de energio de Ĉinio, Zhou opinias, ke antaŭenigo de internacia kunlaboro en energio alportos efektivajn favorojn al Ĉinio kaj aliaj landoj. En la lastaj jaroj, Ĉinio havis kunlaboron kun Usono kaj Rusio en kampoj de ĉirilataj politikoj, petrolo kaj natura gaso, kaj la kunlaboro estas ampleksa kaj diversnivela. Por tiuj landoj, Ĉinio estos stabla kaj strategia merkato en almenaŭ kelkdek jaroj, kaj ĝia pli larĝa malfermo estas favora al tiuj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin