Wang Yi ĉeestis al la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo 20

(GMT+08:00) 2018-05-22 14:47:16     Redaktoro:Xiong

Lunde laŭ la loka tempo, en la argentina ĉefurbo Bonaero ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis al la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo 20.

Wang Yi diris, ke la fondiĝo kaj disvolvado de la Grupo 20 estas nova manifestiĝo de multflankismo kaj grava progreso de regada reformo de la tuta mondo. Ĉinio plenforte subtenas Argentinon okazigi sukcesan pintkunvenon, elsendi klaran informon pri multflankismo, gvidi la disvolvadon de la tutmondiĝo en ĝusta direkto, kaj puŝi la Grupon 20 akiri pozitivan progreson en kreskigo de la monda ekonomio kaj fortigo de la monda ekonomia regado.

Wang montris, ke nuntempe la mondo vizaĝas al multaj problemoj, fundamente koncerne al la disvolva problem. La Grupo 20 havas respondecon krei multajn ŝancojn por evoluantaj landoj per la tutmonda ekonomia kresko kaj liveri multajn subtenojn al evoluantaj landoj per fortigo de la internacia disvolva kunlaboro.

Wang diris, ke ĉi-jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj malfermo de Ĉinio. En la pasintaj 40 jaroj, 700 milionoj da ĉinoj liberiĝis el la malriĉeco, kaj Ĉinio faris gravan kontribuon por disvolvado de la tutmondo.

Ĉi-jare en novembro en la argentina ĉefurbo Bonaero okazos la pintkunveno de la Grupo 20.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin