Novaĵoj  (Majo 22)

(GMT+08:00) 2018-05-22 15:34:20     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia marda elsendo. Estas la 22a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj konsentoj plenumas interesojn de popoloj; ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj urĝas sekvi multflankismon kaj plibonigi tutmondan regadon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris lunde, ke ĉina vicprezidanto Wang Qishan vojaĝos al Rusio por ĉeesti la 22an Sankt-Peterburgan Internacian Ekonomian Forumon kaj vizitos Belorusion de la 24a ĝis 29a de majo.

Lu diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke dum sia restado en Rusio, Wang ankaŭ interŝanĝos opiniojn kun rusaj gvidantoj pri duflankaj rilatoj kaj demandoj de komuna zorgo. La vizito fortigos altnivelajn interŝanĝojn inter la du landoj, profundigos ĉiuflankan kunlaboron kaj antaŭenigos plu la ĉina-rusan ampleksan strategian partnerecon de kunordigo.

Lu diris ankaŭ, ke post la ĉeesto al la forumo en Rusio, Wang vojaĝos al Belorusio. Li interŝanĝos opiniojn kun belorusaj gvidantoj pri duflankaj rilatoj kaj vizitos la ĉina-belorusan industrian parkon, specialan ekonomian zonon evoluigatan en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo. La vizito de Wang al Belorusio antaŭenigos duflankajn rilatojn, akcelos ĉiuflankan kunlaboron kaj kreos bonan atmosferon por renkontiĝo inter altrangaj gvidantoj de la du landoj dum la venonta pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Ĉina vicĉefministro Liu He diris lunde, ke la konsentoj atingitaj dum ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono plenumas la interesojn de la popoloj de la du landoj kaj la tuta mondo.

Liu, ĵus reveninta el Usono, diris, ke Ĉinio kaj Usono okazigis pozitivan, pragmatan kaj fruktodonan intertraktadon kaj atingis gravajn konsentojn. La vicĉefministro faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun iuj ĉeestantoj de la kvara forumo de ĉinaj provincestroj kaj usonaj ŝtatestroj. Liu esprimis la esperon, ke la du flankoj prenos la forumon kiel oportunon por plu akceli ĉiuflankan pragmatan kunlaboron sur la loka nivelo kaj antaŭenigi stabilan kaj sanan disvolvadon de duflankaj rilatoj.

Bill Walker, ŝtatestro de Alasko kaj John Sanchez, vicŝtatestro de Nov-Meksiko, estis inter partoprenantoj de la forumo. Ili diris al Liu, ke la tuta mondo celebras la konsentojn inter Ĉinio kaj Usono pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj. Ili promesis plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de komerco, investado, verda evoluigo kaj interpopolaj interŝanĝoj sur la loka nivelo, por fari pozitivan kontribuon al duflankaj rilatoj.

La saman tagon, ankaŭ proparolanto de la Ministrio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Ĉinio atendas neniun plian inversigon en komercaj kaj ekonomiaj rilatoj kun Usono. Lu diris, ke se la registaroj de la du landoj atingos bonan interkonsenton kaj rezultojn akcepteblajn por ambaŭ, ili devas sekvi la interkonsenton. Li aldonis, ke surbaze de la spertoj de la pasintaj 40 jaroj, la fundamenta kialo, kial la du landoj povis trakti disputojn, estis, ke la rilatoj konformiĝas al la interesoj de ambaŭ landoj kaj iliaj popoloj.

La proparolanto diris, ke Ĉinio esperas, ke la ĉina-usonaj komercaj kaj ekonomiaj rilatoj, kiuj estas nature reciproke profitaj kaj kungajnaj, ludos pli efikan rolon.

La usona ĵurnalo The Wall Street Journal raportis lunde, ke Usono kaj Ĉinio venis en akordon pri ĝenerala vojo al traktado de la demando de la ĉina firmao ZTE, fabrikanto de telekomunikaj epikaĵoj.

Laŭ bone informita persono, la du flankoj ankoraŭ diskutas pri rilataj detaloj, kaj la usona registaro nuligos la malpermeson al la aĉetado de la firmao ZTE en Usono, post kiam estos konkludita la interkonsento.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke la establiĝo kaj disvolviĝo de la Grupo 20 estas la nova manifestiĝo de multflankismo kaj ankaŭ grava progreso en la reformo de la tutmonda regado, kaj okaze de la 10a datreveno de la mekanismo de pintkunveno de la Grupo 20, la diskuto pri multflankismo kaj plibonigo de la tutmonda regado havas gravan signifon.

Wang faris la rimarkojn en sia parolado en la unua stadio de kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Grupo 20. Li diris, ke la pasinteco pruvis, ke persisti en multflankismo, plibonigi la tutmondan regadon kaj konstrui komunumon de interesoj respondas al la tendenco de la epoko kaj konformiĝas al la komunaj interesoj de ĉiuj landoj. Li akcentis, ke ĉiuj landoj devas preni kunlaboron kaj kungajnon kiel celon kaj konstrui novan tipon de internaciaj rilatoj. Li asertis, ke neniu lando povas sendepende solvi ĉiujn problemojn, kaj ke la internacia komunumo devas rekomendi kunlaboron. Ĉiuj demandoj devas esti solvitaj per egala konsiliĝo kaj sincera dialogo surbaze de reciproka respekto. Li aldonis, ke la Unuiĝintaj Nacioj estas la kerno de multflanka mekanismo, kaj la celoj kaj principoj de la UN estas la fundamento de nunaj intrernaciaj rilatoj, dum la Monda Organizo pri Komerco reprezentas la multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj, kaj ĝiaj kernaj valoroj kaj bazaj principoj devas esti sekvataj.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris lunde, ke Irano suferos la plej severajn sankciojn en la historio de Usono, se ĝi ne ŝanĝos la nunan kurson.

En sia parolado koncerna al nova strategio pri Irano en la Heredaĵa Fondaĵo, Pompeo urĝis Tehranon raporti al la Internacia Atom-Energia Agentejo pri sia nuklea programo, fini disvastigon de siaj misiloj kaj ĉesigi subtenon al teroristoj en Mez-Oriento.

Pompeo emfazis la gravecon establi internacian koalicion por premi Iranon. Li diris, ke Usono bezonas pli bonan interkonsenton por trakti siajn zorgojn pri Irano, kaj sendos teamojn al la tuta mondo por klarigi la siajn motivojn.

En la komenco de tiu ĉi monato, la registaro de Trump anoncis retiriĝi el la historia interkonsento pri la nuklea demando de Irano, kio vekis grandan internacian indignon. Usonaj aliancanoj en Eŭropo, kiuj havas multajn ekonomiajn rilatojn kun Tehrano, estis aparte frustritaj.

La plej alta diplomato de la Eŭropa Unio ignoris la paroladon de usona ŝtatsekretario Pompeo pri Irano, asertante, ke ekzistas neniu alternativo al la irana nuklea interkonsento.

Federica Mogherini, alta reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, diris en deklaro, "La parolado de usona ŝtatsekretario Pompeo ne montris, kiel la retiro el la nuklea interkonsento faris aŭ faros la regionon pli sekura kaj libera de la minaco de nuklea disvastigo, aŭ kiel tio igas nin pli bone influi la konduton de Irano en la kampoj ekster la amplekso de la nuklea interkonsento."

Ŝi ripetis la starpunkton de la EU pri la irana nuklea interkonsento, dirante, ke se Irano obeos siajn promesojn sub la nuklea interkonsento, la EU komplete kaj efike efektivigos plu la interkonsenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin