Xi Jinping kolektive intervidiĝas kun altranguloj el ŜKO

(GMT+08:00) 2018-05-22 20:25:35     Redaktoro:Xiong

La 22an de majo, en la Granda Halo de Popolo en Pekino, la ĉina prezidanto Xi Jinping kolektive intervidiĝis kun la estroj de la fremdlandaj delegacioj, kiuj venis al Ĉinio por ĉeesti la dektrian kunvenon de la sekretarioj de la sekureca konferenco el la landoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo (ŜKO).

Xi Jinping diris: "Tiu ĉi kunveno de la sekretarioj de la sekureca konferenco estas grava mekanismo de la ŜKO-membroj, kiuj kune respondas al minaco en sekureco, manĉemane plifortigas regadon flanke de sekureco, kaj pro tio necesas posedi tiun mekanismon. La membroj ĉiam metas la protektadon de regionaj sekureco kaj stabileco sur privilegian direkton, t.e. vastigi kunlaborajn kampojn, riĉigi kunlaborajn praktikojn, severe kontraŭbatali 'tri fortojn' de 'E Turkestano', ageme antaŭmalhelpi varmajn negativajn aferojn de disvastiĝo kaj superfluo, kaj fine teni la regionon en konstanta paco, prospero kaj disvolviĝado."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin