Usona ŝtatsekretario minacis apliki plej severajn sankciojn kontraŭ Irano

(GMT+08:00) 2018-05-22 12:34:16     Redaktoro:Yu

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris lunde, ke Irano suferos la plej severajn sankciojn en la historio de Usono, se ĝi ne ŝanĝos la nunan kurson.

En sia parolado koncerna al nova strategio pri Irano en la Heredaĵa Fondaĵo, Pompeo urĝis Tehranon raporti al la Internacia Atom-Energia Agentejo pri sia nuklea programo, fini disvastigon de siaj misiloj kaj ĉesigi subtenon al teroristoj en Mez-Oriento.

Pompeo emfazis la gravecon establi internacian koalicion por premi Iranon. Li diris, ke Usono bezonas pli bonan interkonsenton por trakti siajn zorgojn pri Irano, kaj sendos teamojn al la tuta mondo por klarigi la siajn motivojn.

En la komenco de tiu ĉi monato, la registaro de Trump anoncis retiriĝi el la historia interkonsento pri la nuklea demando de Irano, kio vekis grandan internacian indignon.

Usonaj aliancanoj en Eŭropo, kiuj havas multajn ekonomiajn rilatojn kun Tehrano, estis aparte frustritaj.

Post la anonco de usona prezidento Donald Trump, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris, ke Ĉinio bedaŭras la usonan decidon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin