EU: Estas neniu alternativo al irana nuklea interkonsento

(GMT+08:00) 2018-05-22 14:05:49     Redaktoro:Yu

La plej alta diplomato de la Eŭropa Unio ignoris la paroladon de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri Irano, asertante, ke ekzistas neniu alternativo al la irana nuklea interkonsento.

 Federica Mogherini, alta reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, diris en deklaro, "La parolado de usona ŝtatsekretario Pompeo ne montris, kiel la retiro el la nuklea interkonsento faris aŭ faros la regionon pli sekura kaj libera de la minaco de nuklea disvastigo, aŭ kiel tio igas nin pli bone influi la konduton de Irano en la kampoj ekster la amplekso de la nuklea interkonsento."

Ŝi ripetis la starpunkton de la EU pri la irana nuklea interkonsento, dirante, ke se Irano obeos siajn promesojn sub la nuklea interkonsento, la EU komplete kaj efike efektivigos plu la interkonsenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin