Ĉina ĉefministro substrekas pli altnivelan malfermon

(GMT+08:00) 2018-05-23 11:28:44     Redaktoro:Xiong
Ĉina ĉefministro Li Keqiang substrekis pli altnivelan malfermon por antaŭenpuŝi reformon, stimuli merkatan viglecon kaj optimumigi la evoluigan medion.

Li faris la rimarkojn lunde dum inspekta vizito al la Ministerio de Komerco kaj la Ĝenerala Administracio de Dogano.

En videa konversacio kun lokaj doganaj oficistoj en la monitorada kaj komanda centro de la Ĝenerala Administracio de Dogano, Li instigis ilin plibonigi sian servon per teknologio kaj redukti la tempon kaj kostojn de eldoganigo. Li ankaŭ petis ilin firme bati kontrabandon kaj malebligi eniron de eluzitaĵoj kaj malsuperaj produktoj.

Dum sia vizito al la Ministerio de Komerco, Li diris, ke necesas plibonigi la medion por fremdlanda investo kaj tutlande disvastigi la bonajn spertojn de provaj liberkomercaj zonoj en la pordmalfermo por ke Ĉinio daŭre estu celloko de investo. Li diris dum interparoladoj kun altranguloj de la Ministerio de Komerco kaj la Ĝenerala Administracio de Dogano, ke plua malfermo estas neevitebla en la nova historia epoko kaj pli altnivela malfermo helpos antaŭenpuŝi reformon, pliigi la merkatan viglecon kaj akceli altkvalitan disvolvadon. La ĉefministro ankaŭ emfazis la gravecon kompreni ŝanĝiĝojn de la internacia medio, kaj urĝis redakti ĝeneralan planon pri plua malfermo, kapto de ŝancoj kaj traktado de la defioj por plibonigo de disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin