Novaĵoj  (Majo 23)

(GMT+08:00) 2018-05-23 15:44:56     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia elsendo. Estas merkredo, la 23a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi vokis plifortigi sekurecan kunlaboron de la ŜKO; ĉefministro Li emfazis pli altnivelan malfermon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde renkontiĝis kun estroj de fremdlandaj delegacioj ĉeestantaj al la 13a Kunveno de Sekretarioj de Sekurcaj Konsilioj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Pekino.

Dum la renkontiĝo, Xi sugestis, ke la membroŝtatoj de la ŜKO sekvu plu la komunan, ampleksan, kunlaboran kaj daŭrigeblan sekurecan koncepton, kaj antaŭenigu la modelon de sekureca regado, kiu traktas simptomojn kaj radikajn kaŭzojn, por puŝi la sekurecan kunlaboron de la ŜKO al nova nivelo.

La prezidanto esprimis la esperon, ke la mekanismo de kunveno de sekretarioj de sekurcaj konsilioj de la ŜKO aktive adaptiĝos al ŝanĝiĝo de la situacio, serioze plenumos siajn devojn, kaj liveros pli fortan subtenon al membroŝtatoj de la ŜKO por konservi nacian sekurecon kaj socian stabilecon.

Xi diris, ke ekde la starigo de la ŜKO, la membroŝtatoj ĉiam prenis la konservadon de regiona sekureco kaj stabileco kiel prioritaton. La ŜKO faris gravajn kontribuojn al longedaŭra stabileco kaj prospero de la regiono, per bato kontraŭ la "tri fifortoj", nome terorismo, ekstremismo kaj separismo, kaj malhelpo al la superverŝa efiko de la tiklaj demandoj. Xi diris, ke post sia grandigo, la ŜKO havas pli grandan potencialon por sekureca kunlaboro kaj surŝultrigas pli da respondeco, elportante pli da atendoj de la popoloj en la regiono kaj la internacia komunumo. Li diris, ke Ĉinio integros plu sian propran sekurecon kun tiu de regionaj landoj kaj klopodos kun aliaj membroj de la organizo por starigi novan tipon de internaciaj rilatoj por konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri publika sekureco Zhao Kezhi marde vokis la membrojn de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) fortigi politikan reciprokan fidon kaj kune protekti stabilecon kaj evoluon de la regiono.

Zhao faris la rimarkojn en sia tonika parolado en la 13a Kunveno de Sekretarioj de Sekurcaj Konsilioj de la ŜKO en Pekino. Delegacioj el Hindio, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio, kaj reprezentantoj el la sekretariejo de la ŜKO kaj regionaj kontraŭterorismaj agentejoj ĉeestis la kunvenon.

Zhao vokis la membrojn de la ŜKO doni plenan ludon al la rolo de la sekretarioj de sekurecaj konsilioj de la organizo kaj labori kune por batali kontraŭ la fortoj de terorismo, separismo kaj ekstremismo. Li diris, ke la membroj de la organizo devas firmigi la leĝan bazon por kunlaboro, intensigi la konstruon de kunlabora mekanismo, kaj certigi la sekurecon de projektoj de la iniciato Zono kaj Vojo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang substrekis pli altnivelan malfermon por antaŭenpuŝi reformon, stimuli merkatan viglecon kaj optimumigi la evoluigan medion.

Li faris la rimarkojn lunde dum sia inspekta vizito al la Ministerio de Komerco kaj la Ĝenerala Administracio de Dogano. En videa konversacio kun lokaj doganaj oficistoj en la monitorada kaj komanda centro de la Ĝenerala Administracio de Dogano, Li instigis ilin plibonigi sian servon per teknologio kaj redukti la tempon kaj kostojn de eldoganigo. Li ankaŭ petis ilin firme bati kontrabandon kaj malebligi eniron de eluzitaĵoj kaj malsuperaj produktoj.

Dum sia vizito al la Ministerio de Komerco, Li diris, ke necesas plibonigi la medion por fremdlanda investo kaj tutlande disvastigi la bonajn spertojn de provaj liberkomercaj zonoj en la pordmalfermo por ke Ĉinio daŭre estu celloko de investo. Li diris dum interparoladoj kun altranguloj de la Ministerio de Komerco kaj la Ĝenerala Administracio de Dogano, ke plua malfermo estas neevitebla en la nova historia epoko kaj pli altnivela malfermo helpos antaŭenpuŝi reformon, pliigi la merkatan viglecon kaj akceli altkvalitan disvolvadon. La ĉefministro ankaŭ emfazis la gravecon kompreni ŝanĝiĝojn de la internacia medio, kaj urĝis redakti ĝeneralan planon pri plua malfermo, kapto de ŝancoj kaj traktado de la defioj por plibonigo de disvolvado.

Altranga ĉina oficialulo pri sano diris marde en flanka kunveno dum la Monda Asembleo pri Sano, ke Ĉinio proksimiĝas al la elimino de malario.

Cui Li, vicministro de la ĉina Nacia Komisiono pri Sano, marde faris paroladon en la flanka kunveno titolita "Land-gvidaj kaj land-rekonitaj klopodoj al elimino de malario por realigo de tutmonda kovro de sano" en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo dum la Monda Asembleo pri Sano.

Cui diris en la kunveno, kiun kunprezidis Ĉinio, ke en 2017, por la unua fojo, neniu indiĝena kazo estis raportita en Ĉinio, tiel la klopodoj havis gravan influon sur la vojmapon de Ĉinio.

Ĉinio estis laŭdita en la kunveno pro siaj klopodoj en helpo al la batalo de aliaj landoj kontraŭ la mortiga malsano. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus dankis Ĉinion pro ĝia sponsorado kune kun Birmo kaj Srilanko kaj laŭdis Ĉinion pri ĝia financa subteno al la batalo kontraŭ malario. Tedros diris, ke ekde la jaro 2000, bona progreso estis farita, sed ni estas ĉe la vojkruciĝo. Li akcentis, ke la batalo kontraŭ malario bezonas subtenon. Li rimarkigis, ke ĉiujare aperas pli ol 200 milionoj da kazoj de malario kaj pli ol 90 procentoj estas en Afriko, tial la fokusiĝo pri Afriko estas grava.

Usona prezidento Donald Trump diris marde, ke lia planita kunveno kun la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Unu eble estos prokrastita.

Trump diris al raportistoj en la Blanka Domo dum sia renkontiĝo kun vizitanta sud-korea prezidento Moon Jae-in, ke lia kunveno kun Kim eble ne povus esti okazigita en la 12a de junio. La du ŝtatestroj promesis kune antaŭenigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo.

La KDPR avertis en la lasta semajno, ke Pjongjango devus rekonsideri ĉeeston al la kunveno en Singapuro, se Usono nur volus premi ĝin forlasi sian nuklean arsenalon.

Lokaj amaskomunikiloj raportis marde, ke almenaŭ 20 sekurecaj personoj estis mortigitaj en konfliktoj kun ekstremistoj de la grupo Talibano en du regionoj en la afgana orienta provinco Ghazni.

Proparolanto de la provinca registaro diris, ke ankaŭ talibanaj batalistoj estis mortigitaj aŭ vunditaj en la batalo, kaj ili ne povis ekregi la du regionojn pro la forta rebato de lokaj sekurectrupoj. Talibano deklaris sian respondecon pri la atakoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin