Internacia Forumo pri Povrec-mildigo okazis en Pekino

(GMT+08:00) 2018-05-23 18:58:07     Redaktoro:Xiong

La 23an de majo la Internacia Forumo 2018 pri Povrec-mildigo en Ĉinio okazis en Pekino, kaj ĝia titolo estas "Kunĝuo antaŭenpuŝas kunlaboron, kunhelpo forigas mizeron". Ĉeestis la forumon preskaŭ 200 ĉinaj kaj eksterlandaj personoj el 9 internaciaj organizaĵoj kaj 28 landoj. Kaj tiuj ĉi partoprenantoj faris profundan studon, kiel per la divida spirito akceli kunlaboron en la kampo de povrec-mildigo kaj evoluigo, kaj prenis parton en la ĉinaj projekto kaj sagaceco, por "kune konstrui sortkomunumon de la homaro sen paŭperismo kaj en komuna disvolvado".

En sia salutparolado Chen Zhigang, vicdirektoro de la Oficejo de Gvida Grupo de la Ĉina Konsilio pri Povrec-mildigo kaj Disvolvado, diris, ke la Ĉina Komunista Partio kaj la ĉina registaro ĉiam prenas kiel sian historian mision la eliminon de paŭperismo, kaj dum 40 jaroj ekde la reformo kaj malfero pli ol ok cent milionoj da loĝantoj sukcesis sin liberigi de malriĉeco, kaj tio ja estas miraklo de la homara historio rilate al la forigo de malriĉeco. Precipe ekde la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio la Centra Komitato kun kamarado Xi Jinping kiel kerno historie indikis la celon strebatan, t.e. en la jaro 2020 elimini absolutan paŭperismon en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin