Spertoj de Ĉinio en elimino de malario estas rekomenditaj de MOS

(GMT+08:00) 2018-05-23 12:51:37     Redaktoro:Yu

Altranga ĉina oficialulo pri sano diris marde en flanka kunveno dum la Monda Asembleo pri Sano, ke Ĉinio proksimiĝas al la elimino de malario.

Cui Li, vicministro de la ĉina Nacia Komisiono pri Sano, marde faris paroladon en la flanka kunveno titolita "Land-gvidaj kaj land-rekonitaj klopodoj al elimino de malario por realigo de tutmonda kovro de sano" en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo dum la Monda Asembleo pri Sano.

Cui diris en la kunveno, kiun kunprezidis Ĉinio, ke en 2017, por la unua fojo, neniu indiĝena kazo estis raportita en Ĉinio, tiel la klopodoj havis gravan influon sur la vojmapon de Ĉinio.

Ĉinio estis laŭdita en la kunveno pro siaj klopodoj en helpo al la batalo de aliaj landoj kontraŭ la mortiga malsano. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus dankis Ĉinion pro ĝia sponsorado kune kun Birmo kaj Srilanko kaj laŭdis Ĉinion pri ĝia financa subteno al la batalo kontraŭ malario. Tedros diris, ke ekde la jaro 2000, bona progreso estis farita, sed ni estas ĉe la vojkruciĝo. Li akcentis, ke la batalo kontraŭ malario bezonas subtenon. Li rimarkigis, ke ĉiujare aperas pli ol 200 milionoj da kazoj de malario kaj pli ol 90 procentoj estas en Afriko, tial la fokusiĝo pri Afriko estas grava.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin