Pintkunveno inter Trump kaj Kim eble estos prokrastita

(GMT+08:00) 2018-05-23 13:33:31     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris marde, ke lia planita kunveno kun la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Unu eble estos prokrastita.

Trump diris al raportistoj en la Blanka Domo dum sia renkontiĝo kun vizitanta sud-korea prezidento Moon Jae-in, ke lia kunveno kun Kim eble ne povus esti okazigita en la 12a de junio

La KDPR avertis en la lasta semajno, ke Pjongjango devus rekonsideri ĉeeston al la kunveno en Singapuro, se Usono nur volus premi ĝin forlasi sian nuklean arsenalon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin