20 sekurecaj personoj mortigitaj en batalo kun Talibano en Afganio

(GMT+08:00) 2018-05-23 13:48:40     Redaktoro:Yu

Lokaj amaskomunikiloj raportis marde, ke almenaŭ 20 sekurecaj personoj estis mortigitaj en konfliktoj kun ekstremistoj en la grupo Talibano en du regionoj en la afgana orienta provinco Ghazni.

Proparolanto de la provinca registaro diris, ke ankaŭ talibanaj batalistoj estis mortigitaj aŭ vunditaj en la batalo, kaj ili ne povis ekregi la du regionojn pro la forta rebato de lokaj sekurectrupoj. Talibano deklaris sian respondecon pri la atakoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin