Usono kaj Sud-Koreio promesis antaŭenigi sennukleigon de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2018-05-23 14:06:45     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump renkontiĝis kun vizitanta sud-korea prezidento Moon Jae-in marde en la Blanka Domo. La du ŝtatestroj diskutis pri la planita pintkunveno inter gvidantoj de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj promesis kune antaŭenigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo.

Pli frue en tiu tago, Moon renkontiĝis kun ŝtata sekretario Mike Pompeo kaj konsilisto de usona prezidento pri nacia sekureco John Bolton. Li urĝis la usonan flankon akceli la preparon por la pintkunveno inter gvidantoj de Usono kaj la KDPR. Pompeo diris, ke la usona flanko ankoraŭ laboras por la preparo laŭ la plano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin