Wang Yi urĝis kapti la nunan ŝancon por krei pacon

(GMT+08:00) 2018-05-24 11:14:39     Redaktoro:Xiong

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, kiam li faris haltadon en Vaŝingtono sur la revena vojo el Argentino. Poste ili renkontiĝis kun ĵurnalistoj.

Wang diris, ke li interŝanĝis opiniojn kun Pompeo pri la nuklea demando de la Korea Duoninsulo. Li diris, ke li aŭskultis analizon kaj opiniojn de Pompeo pri la nuna situacio kaj volas diri: Unue, Ĉinio firme laboras por realigi sennukleon en la duoninsulo kaj neniel ŝanĝos tiun ĉi starpunkton. Due, Ĉinio firme subtenas la renkontiĝon inter usona prezidento Donald Trump kaj la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko Kim Jong Un. Trie, Ĉinio firme plenumas sian internacian respondecon kaj daŭre, plene kaj rigore efektivigos ĉiujn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la KPPR por protekti pacon kaj stabilecon de la duoninsulo.

Wang emfazis, ke la renkontiĝo inter la gvidantoj de Usono kaj la KDPR jam havas bonan bazon. Se Usono volas solvi la problemon, do nun estas la ŝanco; se Usono volas kapti la pacon, do nun estas la ŝanco; kaj se ĝi volas krei historian, do nun estas la ŝanco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin