Novaĵoj  (Majo 24)

(GMT+08:00) 2018-05-24 15:45:16     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia elsendo. Estas ĵaŭdo, la 24a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi emfazas rolon de kontkontrolado en partia kaj ŝtata kontrola sistemo; ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj urĝis kapti ŝancon por krei pacon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede emfazis la gvidadon de la KPĈ super kontkontrola laboro kaj la gravan rolon de kontkontrolado en partia kaj ŝtata kontrola sistemo.

Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por starigi centralizitan, unuigitan, ampleksan, aŭtoritatan kaj efikan superrigardan sistemon pri kontkontrolado, por ke la kontkontrolado povu ludi pli bonan rolon en la partia kaj ŝtata kontrola sistemo.

Xi, ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj estro de la centra kontkontrola komitato, faris la rimarkojn, kiam li prezidis la unuan kunvenon de la komitato. Li diris, ke la reformo de la administra sistemo pri kontkontrolado kaj la formiĝo de la centra kontkontrola komitato estas gravaj rimedoj por fortigi la gvidadon de la KPĈ en kontkontrolado. Li emfazis kunordigitajn klopodojn en nacia kontkontrola laboro kaj urĝis plibonigi distribuadon de kontkontrolaj resursoj.

La kunvenon ĉeestis ankaŭ ĉefministro Li Keqiang kaj sekretario de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ, Zhao Leji, kiuj estas ambaŭ membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicdirektoroj de la centra komisiono.

Deklaro de la Ŝtata Konsilio diris, ke Ĉinio pliigos investon en edukado en malriĉaj regionoj kaj sur malfortaj ĉeneroj en la sektoro, prenos rimedojn por akceli sian laktaĵan industrion kaj donos prioritaton al disvolvado de servokomerco.

Laŭ la deklaro publikigita merkrede post administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, la centra registaro aldonos 13 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 2 miliardojn da usonaj dolaroj) por subteni devigan kaj profesian edukadon en centraj kaj okcidentaj regionoj, malriĉaj kaj kamparaj regionoj. La lando fortigos al la laktaĵa industrio la subtenon je financo, asekuro kaj tero.

La Ŝtata Konsilio petas 17 regionojn, inkluzive de Pekino, profundigi la provprogramon de la 1a de julio de tiu ĉi jaro ĝis la 30a de junio de 2020 por akceli novigeman disvolvadon de servokomerco. La programo estis lanĉita de la Ŝtata Konsilio unue en 2016.

Serio da rimedoj por malfermo estos provita en la menciitaj kampoj, inkluzive de telekomuniko, turismo, konstrukonsulto, financa kaj leĝa servoj. Alireblaj mekanismoj por komerco en servoj pri translandlima liverado kaj eksterlanda konsumo estos esploritaj kaj rafinitaj. Restriktoj estos iom post iom nuligitaj aŭ malstreĉitaj, kaj doganaj proceduroj kaj vizaj aranĝoj estos simpligitaj por pli libera fluado de varoj kaj homoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede renkontiĝis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, kiam li faris haltadon en Vaŝingtono sur la revena vojo el Argentino. Poste ili renkontiĝis kun ĵurnalistoj.

Wang diris, ke li interŝanĝis opiniojn kun Pompeo pri la nuklea demando de la Korea Duoninsulo. Li diris, ke li aŭskultis analizon kaj opiniojn de Pompeo pri la nuna situacio kaj volas diri: Unue, Ĉinio firme laboras por realigi sennukleon en la duoninsulo kaj neniel ŝanĝos tiun ĉi starpunkton. Due, Ĉinio firme subtenas la renkontiĝon inter usona prezidento Donald Trump kaj la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko Kim Jong Un. Trie, Ĉinio firme plenumas sian internacian respondecon kaj daŭre, plene kaj rigore efektivigos ĉiujn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la KPPR por protekti pacon kaj stabilecon de la duoninsulo.

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), renkontiĝis kun pakistana konsilisto pri nacia sekureco Naseer Khan Janjua merkrede en Pekino.

Yang, kiu estas ankaŭ direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj sub la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke de post la vizito de ĉina prezidento Xi Jinping al Pakistano en 2015, la ĉina-pakistana ĉiavetera strategia partnereco de kunlaboro faris grandan progreson. Li diris, ke en la nova situacio, Ĉinio kaj Pakistano devas konservi la tendencon de altnivelaj interŝanĝoj, plifortigi strategian komunikadon kaj kunordigon, profundigi ĉiuflankan kunlaboron kaj akceli la konstruadon de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro.

Janjua diris, ke Pakistano ĉiam staras firme kun Ĉinio kaj volas klopodi kun Ĉinio por profundigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj antaŭenigi la disvolvadon de duflankaj rilatoj, prenante la konstruadon de la pakistana-ĉina ekonomia koridoro kiel oportunon.

En la 25a de majo la Eŭropa Unio komencos efektivigi la Regularon pri Protekto de Ĝeneralaj Datumoj, kiu celas fortigi la protekton de personaj informoj kaj ankaŭ alportos defion kaj premon al entreprenoj. Post diskutado kaj modifado dum kvar jaroj, la regularo estis adoptita de la Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Konsilio en aprilo de 2016, kaj ĝi validiĝos en la 25a de tiu ĉi monato.

La usona Ŝtata Departemento merkrede deklaris la decidon forpeli du altrangajn venezuelajn diplomatojn en Usono por reprezalii Venezuelon, kiu antaŭe forpelis du usonajn diplomatojn. Proparolanto de la Ŝtata Departemento Heather Nauert diris en deklaro, ke la forpelitaj estas aferŝarĝito de la venezuela ambasadorejo kaj ĝenerala vickonsulo de la landa konsulejo en la usona okcidenta urbo Houston.

La plej alta gvidanto de Irano, Ayatollah Sayyed Ali Khamenei, merkrede urĝis rilatajn landojn de la Eŭropa Unio subteni plu la iranan nuklean interkonsenton.

Khamenei diris en sia deklaro, ke la EU devas konsiliĝi kun la Sekureca Konsilio de la UN kaj proponi efikan solvon al problemo de la unuflanka retiro de Usono el la nuklea interkonsento. Li diris, ke Irano ne povas intertrakti kun aliaj landoj pri sia misila plano, ĉar la provpafo de misiloj estas unu el la gravaj rimedoj de Irano por nacia defendo kaj protekto de naciaj interesoj, kaj tio ne rilatas al nukleaj armiloj.

La Organizo por Malpermeso de Kemiaj Armiloj, kies stabejo troviĝas en la nederlanda urbo Hago, merkrede publikigis deklaron, dirante, ke Pakistano jam prezentis al ĝenerala sekretario de la UN sian dokumenton pri aliĝo al la Konvencio pri Kemiaj Armiloj, kaj ekde la 16a de junio la konvencio estos valida por Pakistano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin